Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §231-235

(GMT+08:00) 2019-09-23 10:04:50     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

231.

La sono de templa sonorilo en kvieta nokto povas veki homon el la granda vivosonĝo.

La lunlumo reflektita sur la klara lageto povas ekvidigi al li la animon ekster la karno.

听静夜之钟声,唤醒梦中之梦;观澄潭之月影,窥见身外之身。

232.

La trilado de birdoj kaj la ĉirpado de insektoj esprimas iliajn internajn sentojn.

La kolorbrileco de floroj kaj la verdfreŝeco de herboj konkretigas la misterajn leĝojn de la Naturo.

Kiam la spirito de klerulo estas hela kaj lia menso estas klara,

li povas ĉiam havi ian komprenon kaj inspiriĝi el io ajn, kun kio li venas en kontakton.

鸟语虫声,总是传心之诀;花英草色,无非见道之文。学者要天机清澈,胸次玲珑,触物皆有会心处。

233.

Oni scias legi librojn skribitajn per skriboformoj, sed ne scias legi librojn skribitajn sen tiaj formoj.

Oni scias ludi nur liutojn, kiuj havas kordojn, sed ne scias ludi liutojn, kiuj havas neniajn kordojn.

Kiam oni utiligas aĵojn, oni alkroĉiĝas al iliaj eksteraj formoj anstataŭ kapti iliajn internajn spiritojn.

Legante librojn kaj ludante liutojn en tia maniero, kiel do oni povus trovi verajn plezurojn en ili?

人解读有字书,不解读无字书;知弹有弦琴,不知弹无弦琴。以迹用,不以神用,何以得琴书之趣?

234.

Se homo havas neniajn materialajn dezirojn,

liaj pensoj estas tiel brilaj kaj foren-atingaj, kiel sennuba aŭtuna ĉielo aŭ vasta serena maro.

Se homo havas liuton kaj librojn kun si por kompanio,

la loko, kie li vivas, aperas al li kiel ermitejo for de la brua mondo aŭ kiel fea lando, kiu estas lumoplena tage kaj nokte.

心无物欲,即是秋空霁海;坐有琴书,便成石室丹丘。

235.

Aro da gastoj kaj brua festenado gajigas la homan koron ĝis plena kontenteco.

Sed baldaŭ, malfrue en la nokto,

la kandeloj jam estas forbrulintaj,

la incenso estingiĝis,

kaj la aroma teo estas malvarma,

tiam la vinrestaĵo fariĝas malloga kaj odoraĉas naŭze. —

Ĉio en la mondo ĝenerale estas kiel tiela:

satĝuo de plezuro kondukas al aflikto.

Kial do oni ne vekiĝu plej frue el tio ĉi?

宾朋云集,剧饮淋漓乐矣。俄而漏尽烛残,香销茗冷,不觉反成呕咽,令人索然无味。天下事率类此,奈何不早回头也?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin