Balado pri Mulan (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-09-30 14:53:52     Redaktoro:Xiong

Balado pri Mulan

Anonimulo

 

Esperantigita de Wang Chongfang

 

Klak-klak, klak-klak, klak-klak:

Mulan laboras hejme super sia teksilo.

Subite haltas la sono de la teksado

Kaj aŭdiĝas nur ŝiaj suspiroj.

 

"Ho diru al mi, kara filino, kia penso vin tiel ĉagrenas?

Kaj kia penso tiel premas vian koron?"

Mi havas nenion, kio min ĉagrenus;

Mi havas nenion, kio premus mian koron.

Lastanokte mi vidis la novajn rekrutlistojn;

La Ĥano kunvokas la soldatojn por batalo.

La dek du listoj portas sur si la samajn skribojn;

En ĉiu el la listoj estas la nomo de mia patro.

Mia paĉjo havas neniun plenaĝan filon,

Mi havas neniun pli aĝan fraton por preni armilon.

Lasu do al mi iri kaj aĉeti ĉevalon kaj selon;

Mi volos iri batali anstataŭ mia paĉjo.

 

Ŝi aĉetas fortan ĉevalon en la foiro orienta;

Ŝi aĉetas selon en la foiro okcidenta;

Ŝi aĉetas bridon en la foiro suda;

Ŝi aĉetas longan ĉevalvipon en la foiro norda.

 

En la mateno ŝi forlasas siajn karajn gepatrojn,

Kaj haltas ĉe la Flava Rivero por la nokto.

Ŝi plu ne povas aŭdi la voĉon de siaj gepatroj,

Sed aŭdas nur la bruon de la muĝanta akvo.

Ĉe la tagiĝo ŝi forlasas la Flavan Riveron

Kaj alvenas al la monto Heishan ĉe la vesperiĝo.

Ŝi plu ne povas aŭdi la voĉon de siaj gepatroj;

Ŝi aŭdas nur la henojn de tataraj batalĉevaloj.

 

Ŝi marŝas mil kaj mil liojn por aliĝi al la bataloj,

Kaj transiras montojn kaj riverojn kun la trupoj.

En la norda vento eĥiĝas noktogardistaj avertklakoj;

La luno verŝas malvarman lumon sur la soldatajn vestojn.

Sennombraj militistoj mortas sur la batalkampoj,

Dum la aliaj triumfe revenas post batalado pli-ol-dekjara.

 

Mulan ricevas aŭdiencon de la Ĥano,

Kiu faras grandan donacon al la brava "viro".

Mulan estas alte laŭdata kaj rekompencata

Per amasoj da trezoroj, pri kiuj ŝi povus fanfaroni.

Ŝi respondas kiam la Ĥano demandas, kion ŝi deziras:

"Alta ofico en la kortego ne estas mia aspiraĵo.

Ĉio, kion mi volas, estas nur rapidkura ĉevalo,

Kiu povos porti min hejmen kiel eble plej frue."

 

Aŭdinte, ke Mulan baldaŭ revenos al la hejmo,

Ŝiaj gepatroj iras ekster la urbmuregon, brako en brako.

Aŭdinte, ke Mulan baldaŭ revenos al la hejmo,

Ŝia pli aĝa fratino komencas fari al si tualeton.

Aŭdinte, ke Mulan baldaŭ revenos al la hejmo,

Ŝia pli juna frato buĉas porkon kaj ŝafon.

 

Ŝi malfermas la pordon de la orienta ĉambro,

Kaj sidas sur sia lito ĉe la okcidenta flanko.

Ŝi demetas sian militistan robon

Kaj metas sur sin la veston, kiun ŝi portis kiel knabino.

Ŝi staras ĉe la fenestro aranĝante siajn longajn harojn,

Kaj antaŭ la spegulo pentrante siajn belajn brovojn.

Kiam ŝi revenas kaj aperas al siaj batalkamaradoj,

Je granda surprizo ili fikse rigardas ŝin kaj diras:

"Dek du jarojn ni kune marŝadis kaj bataladis,

Sed neniu el ni scias, ke vi estas knabino tiel bela!"

 

"La virkuniklo," ŝi diris, "emas movetadi siajn krurojn,

Dum la kuniklino kutimas teni la okulojn duonfermitaj.

Sed kiam la du rapide saltkuras flanko ĉe flanko,

Kiel vi povas distingi, kiu estas la vira kaj kiu la ina?"

 

木兰诗

无名氏

唧唧复唧唧,木兰当户织。

不闻机杼声,惟闻女叹息。

问女何所思,问女何所忆。

女亦无所思,女亦无所忆。

昨夜见军帖,可汗大点兵,

军书十二卷,卷卷有爷名。

阿爷无大儿,木兰无长兄,

愿为市鞍马,从此替爷征。

东市买骏马,西市买鞍鞯,

南市买辔头,北市买长鞭。

旦辞爷娘去,暮宿黄河边,

不闻爷娘唤女声,但闻黄河流水鸣溅溅。

旦辞黄河去,暮至黑山头,

不闻爷娘唤女声,但闻燕山胡骑鸣啾啾。

万里赴戎机,关山度若飞。

朔气传金柝,寒光照铁衣。

将军百战死,壮士十年归。

归来见天子,天子坐明堂。

策勋十二转,赏赐百千强。

可汗问所欲,木兰不用尚书郎,

愿驰千里足,送儿还故乡。

爷娘闻女来,出郭相扶将;

阿姊闻妹来,当户理红妆;

小弟闻姊来,磨刀霍霍向猪羊。

开我东阁门,坐我西阁床,

脱我战时袍,著我旧时裳。

当窗理云鬓,对镜帖花黄。

出门看火伴,火伴皆惊忙:

同行十二年,不知木兰是女郎。

雄兔脚扑朔,雌兔眼迷离;

双兔傍地走,安能辨我是雄雌?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin