Du poemoj de He Zhizhang
He Zhizhang (ĉ. 659 – ĉ. 744)
Tradukis Minosun
Improvizaĵo pri rehejmiĝo (1)
Foriro en juneco, reven' en alta aĝo;
Ŝanĝiĝis ĉio krom la akĉento de l' vilaĝo.
Infanoj min ne konas kaj ride pridemandas:
"De kie vi alvenas, aveto en vojaĝo?"
Improvizaĵo pri rehejmiĝo (2)
De post forlas' de hejmo jam pasis multaj jaroj,
Dum kiuj konsumiĝis plejparte homaj faroj.
Nur l' antaŭporda lago ebena ne ŝanĝiĝis, -
Ankoraŭ ĝin karesas printempaj ond-muaroj.