Varmiga parolo (trad.) | Jatina | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-10-11 08:42:35     Redaktoro:Xiong

 

Varmiga parolo

 

Verkis Zhang Xiaoxian

Tradukis Jatina

 

Oni demandis, "ĉu vi enamiĝos al iu pro ties voĉo?"

Kiel eble? Mi neniam provis enamiĝi al iu pro lia voĉo, sed mi enamiĝos al iu pro tio, kion li diras.

Se liaj vortoj ĉiam donas al mi varman senton, mi ekhavos belan impreson pri li.

Kiam mi dronas en tre malbona humoro, liaj vortoj povas varmigi min; kiam mi estas en la plej trista soleco, liaj vortoj povas doni dolĉecon al mia koro. Tia dolĉeco ne estas miela parolo, sed la plej bona konsolo en la mondo.

Ĉu vi iafoje renkontis tian homon en via vivo? Ĉiufoje kiam li aperas, vi ĉiam sentas varmon en via koro. Se vi lin ekvidas, vi emas nek koleriĝi nek deprimiĝi.

Tio, kion li diras, ŝajnas kapabli masaĝi vin. Liaj pensoj ĉiam estas tiel proksimaj al la viaj, sed li vidas pli malproksimen kaj pli vasten ol vi. Jam estas plezuro aŭskulti lian voĉon .

Kial estas nur li, sed ne iu alia?

Iuj ankaŭ kapablas paroli tre bone, orelplaĉe kaj scioplene, sed ili ne povas varmigi vian koron. Nur ĉe tiu ĉi homo, kion ajn li diras, vi ĉiam sentas, ke la plej varma estas lia parolo, kiun vi iam aŭdis. Brila parolo ne bezonas varmecon kaj varma parolo ne bezonas brilecon, sed sufiĉas nur ke ĝi estas eligita el lia buŝo.

Ni ĉiam enamiĝas al iu pro tia varma sento kaj disiĝas unu de la alia pro flegmeco unu kontraŭ la alia.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin