MEVA | Lenke SZÁSZ |Rumanio

(GMT+08:00) 2019-09-30 15:02:17     Redaktoro:Xiong

 

MEVA

Lenke SZÁSZ

 

Ŝi maljuniĝis. Kiam la maro furioze atakas la klifojn kaj hurlas la tempesto, ŝi restas en sia ejo, ne eliras, ne flugleviĝas. Ŝiaj ostoj fariĝis rigidaj, la flugiloj malfortiĝis. Se la tempesto daŭras dum tagoj, ŝi eltenas malsaton. Kiam la ventego malfortiĝas, ŝi trovas mortintajn marajn estaĵojn sur la sabla bordo kaj pluvivas.

En klifo ŝi havas groteton. Tie ŝi vivis, de kiam ŝi trovis vivoparon. Iam, antaŭlonge. Tie ŝi sidadis pacience sur ovoj, varmigis ilin per sia korpo ĝis kiam eloviĝis la idoj.

Ŝia koro varmiĝas pro la rememoro. La idoj estis belaj, kaj ŝi kaj la vivoparo junaj. Per la fortaj flugiloj ŝi leviĝis multfoje dum la tago, fiŝkaptadis kaj la predon metis en la ĉiam malfermitajn, malsatajn beketojn. Kaj la mevidoj kreskis, adoltiĝis, pariĝis kaj havis ankaŭ ili siajn idojn. La mevino fiere rigardis la gefilojn, la genepojn. Sed la tempo rapide pasis.

Kiam ŝi maljuniĝis, kiam malfortiĝis? La vivo forflugis nerimarkite.

Estas agrable rememori la junajn jarojn. Kiam ŝi estis sub la varmaj flugiloj de la patrino kune kun siaj gefratoj. Kiam ŝi ekaŭdis la susuron de flugiloj de la patro venanta kun fiŝeto en la beko. Kiam ŝi mem ellernis flugi, fiŝkapti, kuraĝe leviĝi super la maron, eĉ dum tempesto. Bele estis vivi.

Kaj estas bone vivi ankaŭ nun. Aŭskulti la hurladon de la ŝtormo kaj rememori la tempon, kiam kun sia paro ŝi leviĝis super la ondegoj kun sovaĝaj krioj. Ili estis feliĉaj.

Pasis la jaroj. Ŝi ne plu havis idojn kaj iutage ŝia paro ne plu revenis. De tiam ŝi estas sola. Printempe kaj somere la blua maro brilas sub la suno. Kvazaŭ arĝentaj skvametoj kovrus la sunbanitan ondaron. Tiam estas bele leviĝi, trovi ion manĝeblan sur la sablo aŭ marĝene de la arbaro. Ĉio manĝebla estas bona, ŝi ne plu revas pri freŝa ĉasaĵo.

La pina arbaro bonodoras, la suno varmigas ŝiajn malfortajn flugilojn Vivi estas bone. Inter la kriadanta mevaro estas ankaŭ ŝiaj gefiloj, genepoj. En ili enestas ankaŭ ŝi kaj ŝia vivoparo. En idoj pluvivas la gepatroj.

Nova printempo alvenis. Estas for la malvarmaj vintraj tagoj kun la morne griza ĉielo kaj malmulta nutraĵo. Printempo! En la roko super ŝia groteto ekfloris la flava sempervivo. Kiel tiu planto vivas ŝajne sen tero? En la fendeto de roko ĝia radiko trovis iom da tero. Ĝi ne estas sola. En alia rokfendeto floras alia planto kun bluaj floretoj. Bele estas vivi! Fojfoje ŝi vidas smeralde verdan lacerton sur la sunvarmigita ŝtono. Ĝi estas bela, kaj ŝi ne volas kapti ĝin. Estas bone havi iun vivan en la proksimo.

Kiam ŝi estis juna, ŝi ne rimarkis tiujn floretojn, kaj la smeralde verda, gracia lacerto estis nur ebla predo por ŝi. La vivo estis ĉasado, kaptado, akirado de nutraĵo por ŝi, por ŝiaj idoj. Nun ŝi estas sola kaj bezonas malmulton. Nun ŝi malkovras ankaŭ la belaĵojn. Ili beligas, riĉigas ŝian vivon. Ŝi ne sentas sin malriĉa, soleca, kompatinda. Sufiĉas por ŝi, kiom ŝi havas. Ĉiu mateno, kiam ŝi vekiĝas, estas ne nur nova tago, sed kvazaŭ nova vivo por ŝi. Ja ŝi ne restis rigida en la groto por ĉiam, ŝi vivas kaj povas eliri eksteren, kie brilas la suno, brilas la maro kaj odoras la pina arbaro.

Vivi estas bone! Vivi estas bele!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin