Kial mi verkas? (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-10-21 09:08:03     Redaktoro:Li

Kial mi verkas?

Feng Jicai

Elĉinigis Vejdo

Fakte mi kapablas fari multajn diversspecajn aferojn tre bone. Kiam mi faras tiujn aferojn, mi sentas min ĝoja kaj facilanima. Se mi elektus nur unu aferon por fari, mi certe fariĝus lertulo aŭ spertulo. Pro tio mi volas diri, ke mi verkadas ne laŭ mia propra volo, sed devigite. Mi volas diri plue, ke verkado estas unu el la plej suferplenaj aferoj dum la homa vivo.

Antaŭ ol tuŝi verkadon per plumo sur papero, mi okupiĝis pri pentrado. Tamen nelonge post tio "Kultura Revolucio"* kovris la tutan Ĉinion. Tiam ĉiuj ĉinoj suferis, inkluzive de mi. Ofte mi sentis, ke alies larmo kaj sango gutas sur mian koron. Kelkfoje kiam mia koro ne plu povis tion elteni, mi manipulis mian penikon pentri por konsoli min per sonĝeska monto, fumeska arbo kaj kanteska rojo. Laŭgrade mi sentis, ke la pentrada maniero, kiun mi konis, fariĝis tre senforta kaj tre limigita. Nun mi ekkomprenas, ke tiam mi bezonis sobrecon, sed ne ebriecon. Tio, kion mi ne povis digesti en la koro, devis esti ellasita, tiel ke mi akiris pacon en la koro. Unufoje mi sekrete verkis rakonton, kiu priskribis junulon kun malbona deveno, profunde pripentantan, ke li estis devigita rompi rilaton kun sia patrino pro forta premo kaj kaŭzis tragedion. Tio estas la persona travivaĵo de mia amiko. Mi konsolis lin kaj rekte sentis la doloron de liaj ambivalenco, pento kaj konsciencriproĉo. Kaj plie ankaŭ mi estis "hundido"**, troviĝante en la sama situacio kiel li, kaj ni kompatis unu la alian, kvazaŭ suferante de la sama malsano. Fakte mi priskribis min mem per lia travivaĵo. La manuskripton de tiu rakonto mi jam forbruligis, ĉar tia priskribado eble alportus al mi katastrofon de enkarceriĝo aŭ ruinigon de la familio. Tamen tio estis la unua fojo por mi verki ion kaj mi ekhavis agrablan tremadon tra la tuta korpo, kaj de impulsado, sentante, ke verkado estas skuiĝo en mi mem, kaj trovante, ke nur la maniero de verkado plej taŭgas al mia postulo el la korfundo. Mi konsideras, ke tio estas la komenco de mia kariero de verkado. La verkado komenciĝis nek de debutverko nek de ia sukceso nek de "famiĝo per la debuta sukceso", sed pro la elirejo de la koro, hermetike fermita, ĝenata kaj subpremata. Mi sentis senliman plezuron, kvazaŭ la birdo elsoviĝinte el la kaĝo, kaj senliman liberecon, kvazaŭ riverfluo galope rapidante ĉe la elfluejo de la rivero.

Tio estas unu el la kaŭzoj de mia verkado. Dum dek jaroj mi verkis en tute konfidenca spaco. Verkante, mi kaŝis tion, kion mi skribis. Kelkfoje mi timis malkaŝiĝon, kaj mi retrovis ĝin kaj denove kaŝis ĝin aliloke. Mi des pli sentis, ke la kaŝejo, kie mi kaŝis miajn verkojn, estis multe pli facile trovebla de aliaj. Mi absolute ne volis fariĝi verkisto per verkado, ĉar tiam la verkistoj vivis la vivon de enkarcerigitoj, por ne paroli pri perlaborado de honorario de verkoj. Se mi publikigus ilin, tio estus nenio alia ol memmortigo. Eĉ pro tio mi sentis la veran esencon de verkado kaj ĝian sanktan signifon.

Verkado venas el la peza koro, kaj ĝi estas la elirejo de la koro.

Nuntempe mi kelkfoje demandas al mi mem, kiam mi formetos la plumon por ĉesigi verkadon.

Ĉe la komenco de tiu ĉi artikolo mi asertas, ke mi kapablas fari ion ajn. Fakte mi malpravas. Efektive mi estas mallerta, ĉar mi ne povas trovi alian manieron por elverŝi mian koron.

*Granda Kultura Revolucio: ĉina politika kampanjo dum 1966-1976, kiu estis utiligita de kontraŭrevoluciaj klikoj en la ĉina kompartio kaj kaŭzis politikan katastrofon al la ĉina popolo.

**Hundido: pejorativa nomo al tiuj gefiloj, kies gepatroj estis miskondamnitaj pro siaj malbonaj devenoj aŭ t.n. miskondutoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin