La simibredisto en la regno Chu (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-10-28 15:57:06     Redaktoro:Li

La simibredisto en la regno Chu

Liu Ji (1311 - 1375)

 

Tradukis Minosun

 

En la regno Chu estis homo, kiu vivis de simibredado, kaj kiun oni nomis Sinjoro Simibredisto. Ĉiun matenon, en la korto, li nepre ordonis al la simioj, ke la veterano konduku aliajn sur montojn por kolekti fruktojn. Kaj tamen ili mem rajtis disponi nur pri dekono de la fruktoj alportitaj. Se okaze iu ne povis plenumi sian taskon, tiu ricevis vipadon. Ĉiuj simioj timis la punon, kaj neniu el ili aŭdacis malobei la ordonon.

Iutage iu juna simio demandis la simiojn:

"Ĉu la fruktarbojn sur la montoj plantis lia sinjora moŝto?"

"Ne. Ili kreskas mem."

"Ĉu do, sen konsento de lia moŝto, ni ne rajtus fari plukadon?"

"Jes, ĉiu ja havas rajton pluki fruktojn."

"Kaj, se estas tiel, kial ni devus submetiĝi al li kaj servuti sub li?"

Antaŭ ol la vortoj finiĝis, ĉiuj vekiĝis.

Ĉi-nokte, kiam la simibredisto dormis, la simioj ĉiuj kune detruis la kaĝon kaj la tenejon. Ili foriris en arbaron kun lia provizo kaj neniam revenis. La simibredisto poste mortis de malsato.

Jen mia komento: "Ĉu ne similas la simibrediston tiu, kiu, ie ajn en la mondo, sklavigas la popolon per nigraj manovroj kaj sen leĝoj? Ke la simibredisto povas sukcesi en sia jugado, tio ŝuldiĝas al la obskureco kaj nevekiteco de la popolo. Unu fojon ili ekvekiĝas, lia jugado jam iras al sia fino."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin