KAPTI VULPON (trad.) | Guozhu | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-11-06 08:31:15     Redaktoro:Li

KAPTI VULPON

(El La Strangaĵoj de Liaozhai)

Pu Songling

 

Esperantigita de Guozhu

 

Maljuna s-ro Sun, la onklo de mia boparenco Sun Qingfu, estis ĉiam brava. Iufoje, kiam li kuŝante tage ripozis, verŝajne io ascendis lian liton kaj li eksentis sin ŝanceliĝema kvazaŭ ŝvebante en nuboj. Li pensis en si: Ĉu venus ĝeni min la vulpo-spirito? Subrigardante, li vidis, ke alvenis io simila al kato, kun flavaj haroj kaj verda buŝo, kiu rampis de lia piedo malrapide kvazaŭ kun la zorgo vekigi la maljunulon. Fine ĝi surrampis lian korpon. Kiam ĝi tuŝis lian piedon, la piedo ekatrofiiĝis. Kiam ĝi tuŝis lian membron, la membro ekmoliĝis. Kiam ĝi tuŝis lian ventron, la maljunulo subite leviĝis, ekkaptis kaj firme tenis ĝin je la kolo. La vulpo urĝe kriis, sed ne povis sin liberigi.

S-ro Sun tuj alvokis sian edzinon, ke ŝi ligu per rubando la talion de la vulpo. Tenante la du ekstremojn de la rubando, s-ro Sun diris ridante: "Oni diris, ke vi estas tre ŝanĝema. Nun mi fikse rigardu al vi kaj vidu kiel vi ŝanĝiĝos?" Apenaŭ li diris tion, la vulpo subite malgrandigis sian ventron tiel maldika kiel tubo, kaj preskaŭ forglitis. Konsternite, s-ro Sun penis forte ligi ĝin, sed la vulpo ĉifoje pligrandigis sian ventron tiel dika eĉ pli ol trabo kaj tiel malmola ke li ne povis subpremi. Kiam lia premo iom malstreĉiĝis, ĝi refoje malgrandigis sin. Timante ĝian eskapon, s-ro Sun urĝe vokis, ke lia edzino tuj mortigu ĝin, sed en hasteco la edzino ne sciis kie estas la tranĉilo kaj serĉis ĉirkaŭrigardante. S-ro Sun per sia maldekstren rigardo signis la lokon de la tranĉilo. Sed, kiam li returnis sian kapon, li trovis en sia mano nur ringon de rubando, jam sen vulpo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin