Ho ve! mia pajlokabano estas difektita de la aŭtuna vento (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-11-18 08:38:33     Redaktoro:Xiong

Ho ve! mia pajlokabano estas difektita de la aŭtuna vento1

Du Fu

 

Esperantigita de Wang Chongfang

 

En la oka lunmonato la aŭtuna vento ekhurlas furioze,

Forlevante la tritavolan pajlotegmenton de mia kabano.

La pajloj flugas trans la alian riverbordon kaj tien disŝutiĝas:

La pli altaj el ili estas kaptitaj de la arbopintoj,

Dum la pli malaltaj falas sur lageton aŭ malaltaĵojn.

Buboj de la suda vilaĝo, profitante de mia maljuna senforteco,

Eĉ aŭdace agas kiel rabistoj sub miaj okuloj:

Senhonte kaj senskrupule, ili portas miajn pajlojn en bambuaron.

Mi raŭke krias, kun lipoj brulaj, buŝo seka, sed vane.

Mi revenas, min apogante sur mia bastono, eligante longajn suspirojn.

Baldaŭ la vento kvietiĝas, sed la nuboj restas nigraj, kiel inko,

Kaj la vasta aŭtuna ĉielo iom post iom mallumiĝas.

Mia tola litkovrilo, uzata jam plurajn jarojn, estas malvarma kiel fero.

Mia dorlotata infano, dormante en malbona maniero, ĝin jam ŝiris.

Supre la difektita tegmento lasas pluvakvon malsekigi mian tutan liton,

La kontinuaj akvogutoj senĉese faladas kiel kanabaj fadenoj.

Ekde la ribelo de An Lushan, mi estas senigita je trankvila dormo;

En tia malsekeco kaj malvarmeco, kiam do finiĝos tiu ĉi longa nokto?

Ho, kiel mi dezirus, ke estu miloj da spacoplenaj ĉambroj,

Sub kies ŝirmo la malriĉaj kleruloj de la mondo vivus kun ĝoja mieno,

Kaj malgraŭ ŝtormo ili sentus sin trankvilaj kaj sekuraj, kiel solida roko!

Ho, kiam tiaj altaj domegoj povos subite ekaperi antaŭ miaj okuloj?

Tiam, eĉ se mia pajlokabano estus detruita kaj mi mortus de frosto, mi kontentus.

1En tiu ĉi poemo la aŭtoro, perfekte kunfandante siajn personajn suferojn kun tiuj de la malriĉuloj, precipe de la malriĉaj kleruloj, esprimis siajn noblajn sentojn esti maltrankvila pri la sorto de la lando kaj la popolo, rivelis sian altan ambicion ŝanĝi la malluman realon, kaj sekve ĉi poemo profunde tuŝis kaj tuŝas la koron de la legantoj.

 

茅屋为秋风所破歌

杜甫(唐)

八月秋高风怒号,卷我屋上三重茅。

茅飞渡江洒江郊,高者挂罥长林梢,下者飘转沉塘坳。

南村群童欺我老无力,忍能对面为盗贼,公然抱茅入竹去。

唇焦口燥呼不得,归来倚杖自叹息。

俄顷风定云墨色,秋天漠漠向昏黑。

布衾多年冷似铁,娇儿恶卧踏里裂。

床头屋漏无干处,雨脚如麻未断绝。

自经丧乱少睡眠,长夜沾湿何由彻?

安得广厦千万间,大庇天下寒士俱欢颜,风雨不动安如山。

呜呼!何时眼前突兀见此屋,吾庐独破受冻死亦足!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin