Naĝanto sen kvar membroj (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-11-18 08:39:11     Redaktoro:Xiong

Naĝanto sen kvar membroj

Bi Shumin

 

Tradukis Vejdo

 

Fremdlanda knabino rakontis al mi jenan historieton.

Kiam oni anoncis sin por partopreni en sportkunveno por handikapuloj, alvenis homo sen kruroj kaj li volis partopreni en la konkurso de naĝado. La registranta fraŭlino zorgeme demandis al li, kiel li naĝos en akvo. Li respondis, ke li naĝos per ambaŭ manoj.

Kaj alvenis alia homo, kiu perdis siajn brakojn, kaj ankaŭ li volis anonci sin por la naĝa konkurso. La registristino demandis al li, kiamaniere li naĝos. Li respondis, ke li naĝos per ambaŭ kruroj.

Apenaŭ la fraŭlino notis ilian nomon, alvenis la homo sen kruroj kaj brakoj, t.e. li perdis ĉiujn siajn kvar membrojn, kaj li volis partopreni en la konkurso. Ŝi penis sin trankviligi kaj mallaŭte demandis al li, kiel li naĝos. Kun rideto li respondis: "Mi naĝos per miaj oreloj."

Lia korpo sen brakoj kaj kruroj similis al pufe ronda navedo. Dank' al longatempa penado, liaj oreloj aspektis grande kaj fortike kaj li povis facilmove sin ĵeti antaŭen. Ĉe prova naĝado, li, kiel pafita torpedo, multe pli rapidis ol ordinaraj naĝantoj. Pro tio tiuj, kiuj konis lian rapidecon, babilis kaŝe, ke kreiĝos granda nova mondrekordo.

En la tago de konkurso plenplenis spektantoj. Kiam la homo sen kvar membroj aperis sur starto-soklo, eksplodis aklamado simila al mara muĝado. Ĉe eksono de startig-pistolo la konkursantoj ĉiuj ensaltis en akvon kun plaŭdaj sonoj. Blankaj sagoj sin ĵetis antaŭen kaj ŝprucigis ondetojn. Oni eĉ ne povis distingi, kiu estas kiu en la naĝbaseno. Elvenis la rezulto de la konkurso. La ĉampiono tamen estis la homo sen kruroj, kaj la tria loko apartenis al...

Kie estis tiu heroo? Oni trovis lin nenie. Almenaŭ oni ne povis trovis lian unikan korpon ĉirkaŭ la cellinio. Kiel strange! Oni ja vidis per siaj propraj okuloj la homon sen kvar membroj ensalti en akvon!

Pro tio pli da homoj ekserĉis kaj fine oni palpe trovis apud la startlinio la heroon, kiu jam dronis, sinkinte sur la fundon. Sur lia kapo sidis kolorriĉa naĝoĉapo kovranta liajn orelojn. Bela fraŭlino surmetis ĝin sur lian kapon laŭ la reguloj de la naĝbaseno.

Mi transrakontis ĉi tiun rakonton al la aliaj. Aŭdinte tion, la aŭskultantoj esprimis diversajn opiniojn.

Kelkaj diris, ke tio estas komploto, en kiu iu mortigis lin por kapti ĉampionecon; kelkaj diris, ke estus pli bone, se tiu, kiu sendis la naĝoĉapon, ne estus bela fraŭlino, kaj tiel la naĝanto ne estus ravita ĝis kapoperdiĝo, kaj eĉ se la tuta mondo forgesus la funkcion de liaj oreloj, li povus teni sin klarmensa kaj rifuzus surporti tian mortigan naĝoĉapon; aliaj asertis, ke ĉar li jam perdis brakojn kaj krurojn, li devus obei al sia sorto, kial li naĝus? Spiti senkonsidere kaj riski je unu kubĵeto certe kaŭzas pereon en ondoj.

Kaj kelkaj demandis, kial oni bezonas tiom da fiaj reguloj kaj por kia utilo oni uzas naĝoĉapon en naĝado. En diversaj okupoj ekzistas multenombraj dogmecaj reguloj, kiuj jam mortigis oni ne scias kiom da talentuloj. Kiam tiuj aroj kaj aroj da malbonaj reguloj iros al la fino?

Mi transdiris tiujn eldirojn al la knabino. Ŝi diris: "Kial tiuj eldiroj estas tiel negativaj? Ĝi nur estas ŝerco, kvankam iom peza. Kiam ni malhavas krurojn, ni povas strebi per niaj manoj. Kiam ni havas nek manojn nek krurojn, ni povas strebi per niaj oreloj."

Tamen, eĉ en tia situacio, ni ankoraŭ havas la eblecon malsukcesi aŭ tute perei. Multaj herooj, post konkerado de malfacilaĵoj aŭ suferoj neimageblaj ĉe la ordinaraj homoj, ne akiris la finan sukceson. La murdinto estas ĝuste viaj oreloj, la inda kapablo, pri kiu vi plej fieras!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin