Du poemoj de Du Fu (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-11-25 08:28:55     Redaktoro:Xiong

Du poemoj de Du Fu

 

Esperantigita de Wang Chongfang

 

Verskvaro (Ⅰ)1

Du Fu

 

Sub la malrapide moviĝanta suno pitoreskas la riveroj kaj montoj.

Kiam blovas la printempa zefiro, ĉie oni sentas la aromon de floroj kaj herboj.

La tero moliĝas, kaj la hirundoj sin okupas je nesto-konstruado per sia beko;

La sabla bordo estas varma, sur kiu dolĉe dormas paroj da buntanasoj2.

 

1En tiu ĉi verskvaro la aŭtoro vive priskribis belan pejzaĝon en frua printempo. La dinamika imagaĵo de hirundoj kaj la statika de buntanasoj faras la pejzaĝon plena de poezia gusto kaj viveco.

2Buntanaso: speco de birdo (Aix galericulata).

 

绝句(其一)

杜甫(唐)

迟日江山丽,春风花草香。

泥融飞燕子,沙暖睡鸳鸯。

 

Verskvaro(Ⅱ)1

Du Fu

 

Du flavaj orioloj kantas sur freŝe verdaj salikoj,

Vico da blankaj ardeoj flugas al la lazura ĉielo.

Mia fenestro enkadrigas la Okcidentan Monton kronitan de eterna neĝo,

Antaŭ mia pordo ankriĝas ŝipoj venintaj de la malproksima Orienta Wu2.

 

1Post kiam la ribelaj tumultoj estis subpremitaj, la poeto Du Fu revenis al sia pajlotegmenta kabano en Chengdu ĉe la supra baseno de Jangzio. La pejzaĝo ekstere trans la fenestroj de sia kabano kaj ŝipoj venantaj de la malsupra fluo vekis en li inspiron, kaj li esprimis siajn ĝojajn kaj hejmsopirajn sentojn en ĉi poemo, en kiu la legantoj povas vidi pejzaĝan pentraĵon plenan de sono kaj koloro, kaj sekve ĝi akiris kaj akiras universalan laŭdon.

La unua kaj la dua versoj de tiu ĉi verskvaro estas kolora bildo: flavaj orioloj kaj freŝe verdaj salikoj, vico da blankaj ardeoj flugantaj kaj la lazura ĉielo. La tria kaj la kvara prezentas vastan vidon de la okcidento kaj oriento: monto kaj rivero, sed en la kadro de liaj fenestro kaj pordo.

2Orienta Wu: nomo por la regiono ampleksanta la sudan parton de Jiangsu-provinco kaj la nordan parton de Zhejiang-provinco.

 

绝句(其二)

杜甫(唐)

两个黄鹂鸣翠柳,一行白鹭上青天。

窗含西岭千秋雪,门泊东吴万里船。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin