Infana intereso (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-11-25 08:29:41     Redaktoro:Xiong

Infana intereso

Verkis Shen Fu (1763 – 1825)

 

Tradukis Minosun

 

Mi rememoras, ke dum mi estis en infanaĝo, mi povis rigardi la brilantan sunon per okuloj larĝe malfermitaj, kaj ankaŭ distingi inter delikataj objektoj; vidante ilin, mi nepre faris esploron pri iliaj eroj. El tio ĉi mi ofte trovis intereson.

La zumo de someraj kuloj aŭdiĝis kiel bruo de tondro. En mia menso mi komparis ilin kun amasaj gruoj centope aŭ milope flugdancantaj en la aero. Mi spektis ilin kun etendita kolo ĝis kiam ĝi streĉiĝos. Mi enlasis kulojn en la kulvualon, kaj tie mi malrapide ŝprucigis fumon, tiel ke la kuloj traflugu la fumon krakante. Ŝajnis, ke antaŭ mi prezentiĝas la sceno de blankaj gruoj en la lazuro. La bildo vere donis al mi grandan plezuron.

Ofte mi troviĝis sur termuro plena je kavaĵoj kaj elstaraĵoj aŭ ĉe alte brikoĉirkaŭita bedo de floroj kaj herboj. Foje mi kaŭris alniveligante min egale al la bedo. En tia okazo mi havis bonan rigardon, supozante, ke la herbaro estu arbaro, kaj la insektoj, sovaĝaj bestoj, kaj ke la terbuloj estu montoj, kaj la kavaĵetoj, valoj. Inter tiuj mi dronis spirite kaj sentis ĝojegon en la koro.

Tage, du insektoj batalis inter herboj. Dum mi rigardis kun granda intereso, subite alvenis giganto, forpuŝante montojn kaj tretfaligante arbojn. Jen estis bufo. Ĝi elŝovis sian langon, la du insektoj jam estis voritaj. Tiam mi ankoraŭ estis juna kaj ĝuste en ekstazo, kaj ekstervole eksklamaciis: "ha!" Rekvietiĝinte, mi kaptis la bufon kaj vipis ĝin je kelkdeko da fojoj. En la fino la bufo estis forpelita de mi en alies ĝardenon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin