Kanto pri l' saliko
Verkis He Zhizhang (ĉ. 659 – ĉ 744)
Tradukis Minosun
Sin trovas la saliko en smeralda tualeto,
La branĉoj verdaj kaj flekseblaj pendas en centmilo.
Sed kiu tajlis ĉi foliojn sveltaj kaj graciaj?
Jen vento de printempo frua kiel pritondilo.