MORDI FANTOMON (trad.) | Guozhu | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-12-09 11:33:48     Redaktoro:Li

MORDI FANTOMON

(El La Strangaĵoj de Liaozhai)

Pu Songling

 

Esperantigita de Guozhu

 

Shen Linsheng diris, ke lia amiko, s-ro N, foje siestis en somera tago. Nebulkonscie li vidis, ke virino eniris ĉambron flanken ŝovinte la pordkurtenon. Kun blanka tolo volvita sur kapo, ŝi portis funebran veston kaj rekte iris al la interna ĉambro. S-ro N pensis kun dubo, ĉu najbarino vizitas al lia edzino? Tamen li redemandis al si, kial viziti sinistre en funebra vesto? Dum li ankoraŭ konfuziĝis, la virino jam eliris. Zorge observante, li trovis ŝin ĉ. 30-jara, kun flave ŝvela vizaĝo, kuntiriĝintaj brovoj kaj timinda aspekto. Heziteme ŝi ne foriris, kaj, iom post iom, venis al lia lito. Ŝajnigante sin dormanta s-ro N atendis kion ŝi faru?

Postnelonge, la virino suprentirinte sian jupon ascendis la liton kaj premis sur la ventron de s-ro N. Li sentis ŝin je miloj da kg peza. Kvankam li estis konscia en cerbo, tamen li ne povis levi siajn manojn kvazaŭ katenitajn, nek piedojn kvazaŭ velkajn. Li volis urĝe voki "Helpon", tamen ne povis eligi voĉon. Per sia buŝo la virino tuŝflaris la vizaĝon de la s-ro, ĉie, de frunto al nazo, brovoj, kaj vangoj. Li sentis, ke ŝia buŝo estis tiel malvarma kiel glacio, kaj la frosta spiro penetris ĝisoste. En embaraso li elpensis kontraŭrimedon: Mordu ŝin kiam ŝi estos flaranta la vangon. Postnelonge, efektive la virino estis flaranta la vangon, kaj, profitante la okazon, s-ro N ekmordis ŝian zigomon, tiel ke liaj dentoj eĉ eniĝis en ŝian vangkarnon. Dolore la virino ekforiĝis, baraktante kaj plorante. S-ro N mordis pli forte kaj sentis, ke sangoj fluis malsekigante la kapkusenon.

Dum ili estis en dolora baraktado, s-ro N subite aŭdis voĉon de sia edzino en la korto, kaj li kriegis: "Fantomo!" Kiam li ĵus malfermis sian buŝon, la virino jam forŝvebis senspure. La edzino enkuris, sed vidis nenion neordinaran. Ŝi mokridis, ke li deliris en koŝmaro. S-ro N rakontis la strangaĵon kaj diris, ke sango povas esti pruvilo. La geedzoj kontrolis kaj trovis, ke okazis kvazaŭ pluvo tralikiĝis de sur tegmento al litaĵo kaj kapkuseno. Flarante ili trovis ĝin tiel naŭze fetora, ke s-ro N vomegis pro tio. Eĉ post tagoj li ankoraŭ sentis en sia buŝo malbonodoron postrestantan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin