Sinua vojo nepre irita (trad.) | Pej Piaŭ | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-12-16 12:34:15     Redaktoro:Li

Sinua vojo nepre irita

Verkis Zhang Ailing

 

Tradukis Pej Piaŭ

 

Iam, ĉe la vojkruciĝo de juneco, estis iu svaga vojeto, kiu min alvokis.

La patrino haltigis min: "Ne prenu tiun ĉi vojon!"

Tion mi ne kredis.

"Kial vi ne kredas tion? Mi ja trairis tiun ĉi vojon."

"Kial mi ne povos, se vi povis ĝin trairi?"

"Mi ne volas ke vi iru malrektan vojon."

"Sed mi preferas, kaj plie mi ne timas."

Afliktate la patrino rigardis min longe, kaj veis: "Bone. Vi estas obstina knabino. La vojo estas tre malfacila por irado. Gardu vin dumvoje!"

Survoje, mi trovis, ke mia patrino ne trompis min. Ĝi ja estis aspra vojo. Mi stumblis, mi falis. Kelkfoje mi vundiĝis sangante. Sed mi persistis en irado, kaj fine mi elvenis.

Sidiĝinte por ricevi spirojn, mi vidis iun amikinon, nature junan. Ŝi staris ĉe tiu vojkruciĝo ĉe kiu mi iam estis. Mi ne povis min regi kaj kriis: "Ne prenu tiun ĉi vojon!"

Tion ŝi ne kredis.

"Mia patrino devenis de tiu ĉi vojo, kaj ankaŭ mi."

"Kial mi ne povos, se vi povis ĝin trairi?"

"Mi ne volas ke vi faru la saman ĉirkaŭiradon."

"Sed mi preferas."

Mi rigardis ŝin kaj min mem. Mi ekridetis: "Gardu vin dumvoje!"

Mi estis tre dankema al ŝi, kiu lasis min trovi, ke mi ne plu estas juna, kaj ke mi komencas ludi la rolon de "veninto" kaj samtempe suferi de "vojbar-manio", kiun "veninto" ofte ricevas.

En la homa vivo estas iu vojo, kiun ĉiu el la homoj nepre iras; ĝi estas sinua vojo de juneco. Kiel oni povus esti hardita fere fortika en la korpo kaj elkreski, se estus sen stumblo, sen falo, kaj sen sanga vundo?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin