Aŭtuna festivalo ĉe la templo de Imperiestro Yao
—laŭ melodio Ĝojo de kvieta lago
Wang Yun (1226-1304)
Esperantigita de Vejdo
Incensfumo fadas el l' altaro,
korvoj malaperas nesten en arbaro.
Kun vintas' en man' mi pririgardas
la grenkampojn en prospero. Altas
kaj malaltas kordmuziko aerflue
meze de ridsonoj laŭtaj brue.
Ekster pavilono montoj belas
kaj zefiro friska mole pelas.
Sur la Monto Okcidenta, ĉe aŭroro,
la aero freŝas kun aroma bonodoro.
Mi trankvilan vivon vivas sen ĉagreno,
ne envias mi ermiton kun ĝu-pleno.
王恽(1226-1304)
平湖乐
尧庙秋社
社坛烟淡散林鸦,把酒观多稼。霹雳弦声斗高下,笑喧哗,壤歌亭外山如画。朝来致有,西山爽气,不羡日夕佳。