Ekskurso en Manjing (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-01-01 14:26:57     Redaktoro:Li

Ekskurso en Manjing

Verkis Yuan Hongdao (1568 - 1610)

 

Tradukis Minosun

 

Frostas en la regiono Yan. Eĉ post la Flora Festo (ĉe l' komenco de printempo) la frosto ne multe malfortiĝas. De tempo al tempo la malvarma vento ekblovas, kaj dume la polvo ŝtona kaj tera kirlas sin pelmele. Limigite en la ĉambro, mi ne povas eliri. Ĉiufoje kiam, malgraŭ kontraŭa vento, mi eldomiĝas, mi devas rehejmeniĝi antaŭ ol fari malpli ol cent paŝojn.

En la dudeka tago serena mi estis kun kelkaj amikoj. Ni kune iris tra la murpordego Dongzhi kaj al Manjing. Ambaŭflanke de la vojo staris altaj salikoj, kaj super la malseketaj kaj fekundaj kampoj etendiĝis la ĉiela senlima spaco. Mi sentis min cigno fluginta el kaĝo.

La glacia tavolo jam degelis. La ondetoj brilis skvamare, kaj la akvo estis tiel klara kaj pura, kiel malvarme luma spegulo noveprenita el tualetujo. La montoj, lavitaj de neĝo fandiĝanta en serena vetero, elmontris sian freŝan ĉarmon, kiel hartuberoj de bela knabino ĵuse tualetita. La branĉoj de salikoj ankoraŭ estis burĝonantaj, kaj la suplaj arbopintoj milde balanciĝis en la venteto. La tritikaj plantidoj ĵus ĝermis surkampe, altaj je nur ĉirkaŭ unu colo. Promenantoj ne multis, tamen foje kaj foje videblis tiuj, kiuj, ĉerpinte akvon el fonto kaj ĝin boliginte, trinkis teon; tiuj, kiuj, mantenante tason de vino, kantis; kaj tiuj, kiuj surazene rajdis en pompa vesto. Kvankam la vento ankoraŭ estis malvarma, tamen oni ŝvitis trakorpe, se oni piediradis. Ĉiuj, kiel la birdoj sin sunumantaj sur sablaĵo, la fiŝoj sin amuzantaj saltante super akvo, aspektis trankvilaj kaj senzorgaj; kaj ĉiuj bestoj manifestis la signon de ĝojo. Tiam mi ekperceptis, ke antaŭurbe ja estas printempo, sed tiuj, kiuj loĝas enurbe, ne konceptas tion.

Eble nur mi, kiel sinekurulo, povus laŭplaĉe fari ekskurson kaj libere vagi meze de pejzaĝo, sed sen ia ajn maltrankvilo pri tio, ke mia ofico estus prokrastita. Tiu ĉi loko ne malproksimas de mia loĝejo, kaj mia ekskurso komenciĝis de tiu ĉi. Ĉu ĝi ne indus je noto? Jen la dato estas la dua lunmonato de la dudeksepa jaro de la regperiodo Wanli en la dinastio Ming.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin