FLORO EN VAZO EL ORO (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-01-03 10:37:10     Redaktoro:Xiong

 

 

FLORO EN VAZO EL ORO

Verkita de Ridemulo el Lanling

 

Esperantigita de Wang Chongfang

 

Tradukon kontrolis: Vejdo, Anteo, Minosun

 

 

 

 

Simpla, kaj ankoraŭ pli simpla, en la lingvo;

Eleganta, kaj kiel eble plej eleganta, en la stilo:

Jen la plej alta celo, al kiu mi strebas en mia traduko.


 

 

 

Inter la ĉinaj klasikaj romanoj Floro en Vazo el Oro estas unika grandioza verko mirinda. Ĝia konsterna mirindeco kuŝas ne sole en tio, ke ĝiaj kvintesencaj partoj estas tiel rimarkindaj kaj, aliflanke, ĝiaj riproĉeblaj partoj estas tiel terure okulfrapantaj, sed eĉ en la fakto, ke kvankam ĝi estis multfoje kondamnita kiel malpermesita libro dum la pli ol kvarcent longaj jaroj de post sia apero, tamen ĝi ĉiam ĉarmis kaj ĉarmas la sennombrajn legantojn per sia neimageble magia forto. Sekve, tute sen troigo, oni povas aserti, ke ĝi estas la sola romano, kiu estas plej alloga kaj samtempe estas elmetata al plej multaj malaproboj kaj riproĉoj. En la komencaj jaroj post sia publikiĝo ĝi iam estis laŭdegata kiel la unua el la kvar mirindaj romanoj (la ceteraj tri estas La Romano pri la Tri Regnoj, Ĉe la Akvorando kaj Pilgrimo al la Okcidento). Post la apero de Ruĝdoma Sonĝo, ne malmultaj literaturaj kritikistoj opiniis, ke Ruĝdoma Sonĝo estas kaŝita Floro en Vazo el Oro, ke Ruĝdoma Sonĝo tiris sian originon el Floro en Vazo el Oro, kaj ke Ruĝdoma Sonĝo heredis kaj evoluigis la Floron en Vazo el Oro. Iu Okcidenta veterana ĉinologo kaj kritikisto pri la ĉina literaturo taksis ĝin jene: "La Floro en Vazo el Oro estas tia historio kun ĉarmo terure granda, kian rakontis iu justa registristo pri la siatempa socia vivo miksita el mono, sekso kaj sangaj larmoj. Ĝi estas unu el la plej bonaj kaj plej kortuŝantaj ĉinaj klasikaj romanoj." Jen kial tiu ĉi grandioza verko meritas esti esperantigita kaj prezentata al la vasta esperantistaro de la mondo.

La tradukinto Wang Chongfang 2019-12-17

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin