Du poemoj de Wang Wei (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-01-13 09:02:36     Redaktoro:Li

Malplenaj montoj1

Verkis Wang Wei (701 - 761)

 

Tradukis Wang Chongfang

 

La monto malplenas, vidiĝas neniu persono;

Nenia sono aŭdiĝas, krom la eĥo de hom-parolo.

Reflektita sunlumo penetras profunden en la arbaron

Kaj ĵetiĝas sur la teron kovritan de verda musko.

1En tiu ĉi poemo la poeto, perfekte kunfandante la poezian guston, pitoreskan pejzaĝon kaj muzikecon, kreis mirindan mondon plenan de ia sono kaj koloro kaj tamen kun kvieteco kaj sereneco antaŭ la legantoj.

 

鹿柴

王维(唐)

空山不见人,但闻人语响。

返景入深林,复照青苔上。

 

Sopiro al miaj fratoj en Festo de Duobla Naŭo1

Verkis Wang Wei (701 - 761)

 

Tradukis Wang Chongfang

 

Kiel soleca fremdulo en fremda lando,

Mi duoble pli forte sopiras al miaj parencoj en festaj tagoj.

Hodiaŭ, mi bone scias, tie fore miaj fratoj grimpas sur altaĵon

Kaj ĉiuj portas kornus-saketon1 krom unu, kiu forestas.

1Laŭ ĉina tradicio, la naŭa tago de la naŭa monato laŭ la luna kalendaro estas la Festo de Duobla Naŭo, en kiu oni kutime grimpas sur altan monton kaj portas medikamentan kornus-saketon kredante, ke tiel agante oni povas eviti malbonajn spiritojn kaj katastrofojn. La poeto skribis tiun ĉi poemon en sia aĝo de dek sep jaroj, serĉante ŝtatoficistan rangon en la ĉefurbo Chang'an. En ĝi li esprimis siajn korajn sentojn kaj sopiradon al siaj familianoj kaj naskiĝloko per simpla kaj senornama aforisma versaĵeto.

 

九月九日忆山东兄弟

王维(唐)

独在异乡为异客,每逢佳节倍思亲。

遥知兄弟登高处,遍插茱萸少一人。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin