ELKRESKIGO DE PIROJ (trad.) | Guozhu | Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-01-13 08:54:22     Redaktoro:Li

ELKRESKIGO DE PIROJ

(El La Strangaĵoj de Liaozhai)

Verkita de Pu Songling

 

Esperantigita de Guozhu

 

Kampulo vendis pirojn en foiro. Piro tre bongusta. Prezo karega. Taoisto, ĉifone vestita, almozpetis ĉe la ĉaro. La kampulo tjuis lin, kiu tamen ne foriris. Ekkolere, la kampulo lin insultis.

"El centoj da piroj en via ĉaro," diris la taoisto: "Mi almozpetas nur unu, kio kostas al vi ne grandan perdon. Kial do koleri?" Ĉirkaŭrigardantoj persvadis la pirvendanton doni unu misan por ke li foriru. Sed la kampulo obstine ne konsentis.

Kelnero en bazaro trovis la diskutbruon tro malpaca, mem aĉetis unu kaj donacis al la taoisto, kiu lin riverencdankis, kaj diris al homamaso: "Mi, religiulo, ne konas avaron, jen mi regalos vin per miaj bongustaj piroj." "Sed kial vi ne unue regalas vin mem, se vi havas?" iuj intermetis. "Ĉar anticipe mi bezonas ĉi kernon kiel semon," kaj li formanĝegis la piron ĝis restis kerno, kiun li tenis en la mano.

Per ŝovelo prenita de sur sia ŝultro li fosis kavon, profundan je kelke da coloj, enmetis la kernon, rekovris ĝin per tero kaj petis de oni akvon. Entrudiĝemulo transdonis al li bolantan akvon el apudvoja butiko, per kiu la taoisto akvumis al la fosejo, kie, antaŭ ĉies okuloj, ekaperis ĝermo, kiu, kun ĉiu sekundo, pli kaj pli grandiĝis, rapide arbiĝis kun prospera branĉaro, jen floris kaj fruktoj elkreskis: Grandaj kaj aromaj piroj pendis dense sur la arbo. La taoisto plukis ĉeloke kaj disdonis al ĉirkaŭrigardantoj, elĉerpiĝis baldaŭ ĉiom. Per ŝovelo li ekhakis la arbon tinte kaj tinte, fine dehakis, kaj, kun folihava branĉo sur ŝultro, la taoisto senurĝeme iris for. Kiam la taoisto faris sorĉarton, la kampulo ankaŭ puŝiĝis inter homamaso, rigardis absorbite, eĉ forgesante pri sia negoco. Nur post foriro de la taoisto li revenis al sia ĉaro, kiu, je lia surprizo, fariĝis jam entute malplena. Li ekkomprenis, ke ĉiom da piroj, ĵus disdonitaj, estas lia propra varo. Atente observinte, li trovis plie, ke perdis el la ĉaro ŝpato, hakrompita. Ege kolerante, li haste postkuris la taoiston. Trans muro li vidis ŝpatstumpon, forlasitan — jen ĝuste la trunko de la pirujo. Malaperis tamen la taoisto, kaj lin mokridis ĉiuj en la foiro.

Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:

kiel malprudenta la kampulo! Kaj kia stulta avareco! ke lin mokridis ĉiuj en la foiro, tio ne estas senmotiva! Ofte okazis al vilaĝa riĉulo tiel: ke li facile koleris, se amiko petus de li pruntdonon de rizo. Li eĉ kalkulis grumblante: "Tio sufiĉas por elspezo de pluraj tagoj!" Aŭ, li facile malkontentis, se oni petis, ke li donu helpon al homo en malfortuno aŭ almozmanĝon al orfo aŭ vidvino. Li kalkulis: "Tio sufiĉas por konsumo de dek aŭ kvin homoj." Tiaj avaruloj kalkulas harfendeme eĉ inter propraj patro kaj filoj aŭ fratoj. Tamen ili estas ege disipemaj en hazardludado, aŭ por elaĉeti sian vivon de bandito. Tiaj aferoj ja estas sennombre multaj, do, kio estas mirinda je la stulteco de la kampulo?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin