Antaŭparoleto de MAĈADO DE SAĜORADIKOJ

(GMT+08:00) 2020-01-15 14:32:24     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN (MAĈADO DE SAĜORADIKOJ) estis verkita de Hong Yingming, kiu vivis dum la regperiodo de la imperiestro Wanli (1573—1620) de Ming-dinastio. Dum la ĉ. 400 jaroj de post sia ekapero, la verko ne estis disvastigita, nek vekis merititan atenton kiel en Ĉinio, tiel ankaŭ eksterlande. Sed en Japanio, en la 80-jaroj de la lasta jarcento, aperis intensa populara interesiĝo pri tiu ĉi verko. Multaj japanaj kompanioj kaj entreprenoj, impresitaj de la filozofiaj ideoj, adoptis ilin kiel elementan parton de siaj administraj konceptoj.

Hong Yingming havis grandan estimon por konfuceanismo, budhismo kaj taŭismo, kaj tial lia verko estas plena de maksimoj pri sinkulturado kaj vivfilozofio, kiuj sin bazas sur la doktrinoj de konfuceanismo, budhismo kaj taŭismo. En efektiveco ĝi estas libro de aforismoj skribitaj en esea formo, traktanta ĉefe la temojn pri la homa deca kondutado. Per multaj signifoplenaj citaĵoj, originalaj rimarkoj kaj elegantaj esprimoj la libro klarigas profundajn verojn en simplaj vortoj kaj liveras abundajn materialojn por pripensado. Ĝi estis verkita por ordinaraj homoj penantaj sin plinobligi, kun la celo helpi al ili rekoni sian vivovaloron, hardi sian volon kaj fari sin entreprenemaj. La aŭtoro estis konvinkita, ke la sinnobligo estas atingebla per rigora sinkulturado, kaj tiucele oni bezonas antaŭ ĉio akiri al si saĝajn komprenojn pri la homa vivo kaj pri la rilatoj inter la homoj kaj inter la homo kaj la mondo. Jen kial la libro ricevis sian titolon "Maĉado de Saĝoradikoj".

La tradukinto

Wang Chongfang

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin