MENGZIO — La kvara el la Kvar Libroj de Konfuceismo

(GMT+08:00) 2020-01-19 16:26:16     Redaktoro:Li

MENGZIO

(La kvara el la Kvar Libroj de Konfuceismo)

孟 子

(儒学经典《四书》之四)

Esperantigita de Wang Chongfang

王崇芳世译

 

Simpla, kaj ankoraŭ pli simpla, en la lingvo;

Eleganta, kaj kiel eble plej eleganta, en la stilo:

Jen la plej alta celo, al kiu mi strebas en mia traduko.

 

 

*Atentigo al la legantoj:

La tradukinto rezervas al si la plenan kopirajton de tiu ĉi traduko.

 

Kiam la Ĉielo estas preta komisii al iu ŝarĝon gravan, ĝi nepre, antaŭ ĉio, hardas lian menson per amarigo de la koro, lacigas liajn ostojn kaj muskolojn per laborego, suferigas lin per malsato, reduktas lin al la ekstrema mizero kaj eĉ vanigas ĉiujn liajn penadojn, por stimuli lin, plifortigi lian karakteron kaj disvolvi liajn kapablojn.

故天将降大任于是人也,必先苦其心志,劳其筋骨,饿其体肤,空乏其身,行拂乱其所为,所以动心忍性,曾益其所不能。

Tiu, kiu ne lasas sin tenti per riĉeco kaj altrangeco, nek deturni for de sia celo per malriĉeco kaj humiligiteco, nek fleksi per minacoj kaj forto, — mi lin nomas vera viro granda!

富贵不能淫,贫贱不能移,威武不能屈。此之谓大丈夫。

Respektu la maljunulojn de via familio kaj etendu tian respekton al tiuj de ĉiuj aliaj familioj; montru aman zorgon al la infanoj de via familio kaj etendu tian zorgon al tiuj de ĉiuj aliaj familioj.

老吾老,以及人之老;幼吾幼,以及人之幼。

 

PRONONCA ŜLOSILO DE LA PROPRAJ NOMOJ EN NIA ESPRIMARO

专有名词中汉语拼音字母读法

La ĉinaj propraj nomoj latinigitaj laŭ la ĉina oficiala sistemo de transskribo povas esti prononcataj proksimume kiel la Esperantaj kun la jenaj esceptoj:

Konsonantoj:

ch = ĉ h = ĥ j = ĝj q = ĉj r = ĵ sh= ŝ w = ŭ x = ŝj y = j zh = ĝ

Kombinoj de vokaloj:

ai = aj ei = ej ao = aŭ ou = oŭ ia = ja ie = je iao = jaŭ iou = joŭ uo = ŭo uai = ŭaj uei = ŭej uan = ŭan uang = ŭang weng = ŭeng yu = ju ü = ju u post j, q, x = ju

 

ENHAVO

目录

ANTAŬPAROLO

§01

La reĝo Hui de la regno Liang, parto A

卷一 梁惠王章句上

§02

La reĝo Hui de la regno Liang, parto B

卷二 梁惠王章句下

§03

Gongsun Chou, parto A

卷三 公孙丑章句上

§04

Gongsun Chou, parto B

卷四 公孙丑章句下

§05

La duko Wen de la regno Teng, parto A

卷五 滕文公章句上

§06

La duko Wen de la regno Teng, parto B

卷六 滕文公章句下

§07

Li Lou, parto A

卷七 离娄章句上

§08

Li Lou, parto B

卷八 离娄章句下

§09

Wan Zhang, parto A

卷九 万章章句上

§10

Wan Zhang, parto B

卷十 万章章句下

§11

Gaozi, parto A

卷十一 告子章句上

§12

Gaozi, parto B

卷十二 告子章句下

§13

Plene disvolvi la bonecon de la koro, parto A

卷十三 尽心章句上

§14

Plene disvolvi la bonecon de la koro, parto B

卷十四 尽心章句下

 

ANTAŬPAROLO

La verko Mengzio estas grava konsistiga parto en la klasikaĵoj de la konfuceana skolo, kiu servas kiel ligilo inter la pasinteco kaj la estonteco de la konfucea doktrino kaj plua disvolviĝo de la konfucea ideologio. En la kultura interŝanĝiĝo inter la Oriento kaj Okcidento, ĝia grava influo kaj granda valoro estas netakseblaj kaj neanstataŭigeblaj.

Mengzi (ĉ. 372 — 289 a.K.), kies familinomo estis Meng kaj kies persona nomo estis Ke, kun adoltiĝa nomo Ziyu, estis indiĝeno de la urbo Zou de la regno Lu en la periodo de la Militantaj Regnoj (475—221 a.K.). Li iam studis sub Zisi, la nepo de Konfuceo. En siaj fruaj jaroj li ankaŭ vizitis multajn regnojn, grandajn kaj malgrandajn, kaj servis kiel altranga oficisto de la regno Qi. Rezulte la fakto, ke la reganto de Qi ne volis akcepti liajn politikajn proponojn, li kolere forlasis la regnon Qi kaj revenis al sia naskiĝloko, kie li verkis librojn por esprimi kaj ekspliki siajn ideojn kaj doktrinon kune kun siaj disĉiploj, kaj tiel lasis al la postaj epokoj la sep librojn de la nuna Mengzio.

La politika idealo de Mengzi estis efektivigi humanan regadon. Li havis la opinion, ke la suvereno devas regi per virto kaj ne per forto, ke la suvereno devas esti respektata kaj obeata, dum la ĉefo de feŭda princujo malestimata, kaj ke la popolo estas la plej grava elemento en la regno, la dioj de tero kaj greno estas la malpli gravaj, kaj la suvereno, preskaŭ sen graveco. Rilate la interrilaton inter la reganto kaj liaj regatoj, Mengzi estis kontraŭ la blinda lojaleco, t.e. la regato ne devas blinde kaj senkondiĉe obei sian reganton. La teoria fundamento de "humana regado" estas, ke la homa naturo estas bona. Laŭ Mengzi la homo naskiĝas bona, t.e. kun "la instinkto de boneco". Tio estas la fundamenta elirpunkto de efektivigo de "humana regado". En la tiamaj historiaj kondiĉoj Mengzi metis kiel teorion de socia labordivido la jenan koncepton: "tiuj, kiuj laboras per sia menso, regas la aliajn; tiuj, kiuj laboras per sia forto, estas regataj de la aliaj". Li estis forte kontraŭ la vidpunkto, ke la suvereno devas vivteni sin per terkulturado kune kun la popolo. La Ĉielo estas la plej alta koncepto de la filozofio de Mengzi. Li opiniis, ke la reĝa povo estis donita de la Ĉielo, kaj ke la Ĉielo estas la reganto de ĉio en la universo, kaj la dekreto de la Ĉielo estas efektivigata de la saĝa reganto. Mengzi tre emfazis la subjektivan iniciativon de la homo, elmetante la vidpunkton, ke "ĉio estas ĉi tie en mi". Li ankaŭ donis grandan atenton al la funkcio de pensado, dirante, ke "la menso estas organo de pensado, kaj la pensado ebligas al la menso akiri la bonecon de la homa naturo; sen pensado, la menso ĝin neniam akiras", kio alportis certajn kontribuojn al la disvolviĝo de la ĉina historio de la konado.

Mengzio estas unu el la gravaj klasikaĵoj de la konfuceana skolo, kiu estis kompilita de Mangzi mem kaj liaj disĉiploj Wan Zhang, Gongsun Chou ktp. Ĝia influo al la ĉina kulturo estas memevidenta. Ĝi estas konata kiel unu el la Kvar Libroj de la konfuceismo (la aliaj tri estas La Granda Lernado 《大学》, La Doktrino de la Ĝusta Mezo 《中庸》, La Analektoj de Konfuceo 《论语》). Tiu ĉi verko registras, sub la formo de rakontado kaj dialogoj, la polikitajn aktivecojn de la tuta vivo de Mengzi, liajn doktrinon kaj filozofion, moralajn principojn kaj edukajn ideojn, kaj ankaŭ la priskribojn de la debato pri la denaska boneco de la homa naturo, ktp.

Dum la dinastioj Ming kaj Qing la klasikaĵo Mengzio fariĝis unu el la devigaj legaĵoj por la imperiaj ekzamenoj. En la historio de la disvolviĝo de la konfuceismo Mengzi estas la plej grava heredinto de la Konfuceo kaj estas rigardata kiel la Dua Granda Saĝulo (post Konfuceo). En la pasintaj pli ol du mil jaroj, la teorio de la konfuceana skolo havis profundan kaj daŭran influon sur la ĉinan kulturon, ne nur sur ĉiun kampon de la ideologio, sed ankaŭ sur ĉiun aspekton de la socia vivo; kaj nature Mengzio jam fariĝis organika konsistiga parto de la teorio de la konfuceana skolo. Ĝi de ĉiam estas konsiderata kiel akademia verko kaj ankaŭ literatura verko, kaj konsekvence estas inkluzivita kiel en la historio de la ĉina literaturo, tiel ankaŭ en la literaturaj antologioj. Redaktita en flua kaj gracia stilo, riĉa je lertaj kaj sagacaj argumentoj, plena de nerezisteblaj beletraj ĉarmoj, tiu ĉi verko nature havis grandan influon sur la prozo de la postaj epokoj.

Mengzio ankaŭ havas grandan influon sur la ĉinan lingvon kiel la skriban, tiel ankaŭ buŝan de la postaj tempoj. Ĝis nun granda nombro da idiotismoj kaj kutimaj esprimoj en la ĉina lingvo havas sian originon en tiu ĉi libro, kiel ekzemple, "la kvindekpaŝa retiriĝinto mokridas la centpaŝan — kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota (Z)" (五十步笑百步), "grimpi sur arbon por kapti fiŝojn — fari vanan serĉon" (缘木求鱼), "suprentiri plantidon por helpi ĝian kreskadon — fuŝi aferon per troa entuziasmo" (揠苗助长), "la reĝo rigardis dekstren kaj maldekstren kaj parolis pri aliaj aferoj (aludo al la reĝo Xuan de Qi-regno, kiu embarasiĝis tiam, kiam Mengzi metis al li demandon pri lia regado) — peni eviti demandon embarasan per ŝanĝo de la paroltemo" (王顾左右而言他), "rompi sian vorton" (出尔反尔), "peli la fiŝojn en profundan akvon kaj la paserojn en densejon — puŝi siajn potencialajn aliancanojn en la malamikan tendaron" (为渊驱鱼,为丛驱雀), "tio, kio plaĉas al la superuloj, devas eĉ pli forte plaĉi al la malsuperuloj" (上有好者,下必有甚), "verŝi glason da akvo por estingi la fajron de ĉaro da branĉetoj — treege nesufiĉa rimedo" (杯水车薪), "kredi ĉion en libroj estas pli malbone, ol havi neniun libron" (尽信书,不如无书), "havi unu tagon da suno kaj poste dek tagojn da malvarmo — labori fervore unu tagon kaj fari nenion en la sekvantaj dek tagoj" (一暴十寒), ktp, ktp. Multaj el tiuj ĉi esprimoj tre ofte aperas en la nuntempaj artikoloj kaj buŝaj paroloj kaj estas tre popularaj. Cetere, Mengzio ankaŭ reflektas multajn el la aferoj koncernantaj la tiutempajn historiajn faktojn, lokajn kondiĉojn kaj morojn, kaj ankaŭ la nivelon de la produkta disvolviĝo ktp. La libro eĉ tuŝas la problemon pri protektado de la ekologia medio de la naturo. Ĝi diris: "Se la laborplena sezono por la terkulturistoj ne estas ĝenata, oni havos pli da greno, ol oni povos konsumi. Se oni ĵetas retojn ne kun densaj maŝoj en la profundajn lagojn, oni havos abundon da fiŝoj kaj testudoj por manĝi. Se la hakiloj penetras en la arbarojn nur en la ĝusta sezono, oni disponas pli da ligno, ol oni bezonas" (不违农时,谷不可胜食也;数罟不入洿池,鱼鳖不可胜食也;斧斤以时入山林,材木不可胜用也). Sufiĉas nur pensi, ke eĉ en la tempo antaŭ pli ol 2000 jaroj, kiam la vasta teritorio estis maldense priloĝata kaj la ekologia medio estis multe pli bona, ol tiu de la nuntempa, kun klara antaŭvidemo Mengzi jam anticipe deklaris ke, por teni la ekologian ekvilibron kaj la daŭran disvolvĝon de la produkto, oni devas oponi kontraŭ la ekscesa mortigo de sovaĝaj animaloj, la sekigo de la lagetoj por kapti la fiŝojn, kaj la rabeca senarbigado. Kiel prava estas lia opinio, kaj kiajn antaŭvidon kaj sagacecon li havis! Pensante pri la stultaĵoj kaj sovaĝaj agoj difektigantaj la medion, kiujn ni faris dum la lastaj jarcentoj, precipe en la lastaj jardekoj, ni ne devas ne senti profundan honton antaŭ la instruo de tiu ĉi granda saĝulo.

La konfuceanisma teorio estas ne nur esenca konsistiga parto de la ĉina tradicia kulturo, sed ankaŭ unu el la kulturaj trezoroj de la mondo. Precipe en la nuna tempo, kiam ni jam eniris en la epokon de tutgloba kulturo, neniu kulturo povas ekzisti kaj disvolviĝi en izoliteco; ĝi devas sin orienti pere de aliaj kulturoj. Sed, bedaŭrinde, ĝis nun ankoraŭ ne ekzistas ĝia Esperanta versio. Por kontentigi la esperantistan publikon, kiu ja deziras legi ĉinajn klasikajn verkojn en Esperanto, nun mi prezentas al ĝi tiun ĉi mian tradukon.

Entreprenante tian laboron mi alfrontis du ĉefajn malfacilojn, kiujn mi devis ĉiel venki. Unue, ĉar la originalo estas skribita en la antikva ĉina lingvo, kiun nun konas nur fakuloj, kaj la stilo de la originalo estas treege lakona kun multaj subkomprenitaĵoj kaj ellasoj, tial, legante ĝin oni neeviteble povas de tempo al tempo renkonti malfacile kompreneblajn kaj dubajn lokojn. Tiaokaze mi devis konsulti fidindajn vortarojn kaj diversajn eldonojn de tiu ĉi verko kun komentarioj, por ĝuste kaj plene kompreni la originalan tekston. Due, pro la terure granda diferenco inter la strukturo de la ĉina klasika lingvo kaj tiu de Esperanto, kaj pro la kondensiteco de saĝaj pensoj esprimitaj en formo de klasika koncizo de la originalo, prezenti tiun ĉi verkon en Esperanta versio ja estas laboro ŝvitiga, kiu postulas ekstreman klopodon kaj grandan tradukistan lertecon. Ĉar ŝajnis al mi tre valora elmeti nian karan lingvon kaj min mem al tiu ĉi severa provo, mi ne domaĝis la penon laboregi super la tradukado, penon, kiu ja estis ligita kun nemalgranda plezuro.

WANG Chongfang, la tradukinto

2014, Zhenjiang

 

§01

La reĝo Hui de la regno Liang, parto A

卷一 梁惠王章句上

§01-01

Mengzi iris vidi la reĝon Hui de la regno Liang. La reĝo diris al li:

孟子见梁惠王。王曰:

"Respektinda maljuna sinjoro, ĉar vi, malgraŭ la longa distanco de mil lioj, venas min vidi, ĉu mi povus arogi al mi supozi, ke vi devus havi ian konsilon por proponi al mi en la intereso de mia regno?"

"叟不远千里而来,亦将有以利吾国乎?"

"Kial Via Majesto devas paroli pri la intereso?" respondis Mengzi. "Tio, kion mi havas por proponi, estas la humaneco kaj la justeco. Jen ĉio! Se Via Majesto diras, 'kiel mi povos profitigi mian regnon?', tiam viaj grandaj oficistoj diros al si, 'kiel mi povos akiri pli da avantaĝoj al mia domo?', kaj la malsuperaj oficistoj kaj la ordinaraj popolanoj diros nur, 'kiel ni povos profitigi nin?', kaj, rezulte de tio, tiam ĉiuj homoj en la regno, desupre malsupren, penos konkuri inter si por siaj interesoj, kaj la regno certe sin trovos en danĝero.

孟子对曰:"王何必曰利?亦有仁义而已矣。王曰:'何以利吾国'?大夫曰:'何以利吾家'?士庶人曰:'何以利吾身'?上下交征利而国危矣。

"En la regno de dek mil militĉaroj, la murdanto de ĝia suvereno certe estas inter la nobeloj disponantaj mil militĉarojn; en la regno de mil militĉaroj, la murdanto de ĝia suvereno certe estas inter la nobeloj disponantaj cent militĉarojn. Havi mil militĉarojn en regno de dek mil militĉaroj, aŭ havi cent militĉarojn en regno de mil militĉaroj — la nombro de la militĉaroj, kiujn disponas ĉiu el la nobeloj, ja ne povas esti konsiderata kiel malgranda. Sed se oni metas la profiton antaŭ la justecon, oni ne povos esti kontentigita sen kapti en posedon ĉion, kion oni avidas. Ekzistas neniu homo, kiu, sekvante la humanecon, malzorgus siajn gepatrojn, nek homo, kiu, sekvante la justecon, malestimus sian suverenon. Sufiĉas, ke Via Majesto parolu nur pri la humaneco kaj la justeco, sed kial vi devis mencii la vorton 'intereso'?"

万乘之国弒其君者,必千乘之家;千乘之国弒其君者,必百乘之家。万取千焉,千取百焉,不为不多矣。苟为后义而先利,不夺不餍。未有仁而遗其亲者也,未有义而后其君者也。王亦曰仁义而已矣,何必曰利?"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin