SONĜO PRI MIA KARA FORPASINTA PLANTOTERAPIISTO| Luiza CAROL | Israelo

(GMT+08:00) 2020-01-19 16:27:08     Redaktoro:Li

SONĜO PRI MIA KARA FORPASINTA PLANTOTERAPIISTO

laŭ ĉinesko "5-silaba versokvaro"

Inspirita de la poemo "Sensukcesa vizito al ermito" de JIA Dao*

 

Luiza CAROL

 

En sonĝ' li venis,

tetason tenis.

Li el nubinsul'

min ame benis.

 

* JIA Dao – ĉina poeto (779-843). Lian nomon oni prononcas dusilabe: ĝja daŭ. La unua silabo estas lia familia nomo kiu signifas "komercisto" aŭ "komerco". La dua silabo estas lia persona nomo, kiu signifas "insulo".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin