Fremdulo en urbego (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-01-19 16:27:27     Redaktoro:Li

Fremdulo en urbego

 

Verkis Zhou Guoping

Tradukis Vejdo

 

Kvankam mi naskiĝis en urbego kaj pasigis tie plimulton da tempo de mia vivo ĝis nun, mi tamen ofte sentas, ke mi estas nur fremdulo tie. Mia agadkampo estas tre limigita: mi sidas hejme por legi kaj verki preskaŭ dum la tuta tempo, ĉiusemajne mi iras al la instituto, kie mi oficas, okaze mi faras vizitojn al miaj amikoj aŭ ekskursas kune kun ili en ĉirkaŭurbo.

En tiom granda urbo la lokoj plej konataj de mi estas nur unu aŭ du butikoj proksime al mia loĝejo, kiuj povas kontentigi miajn ĉiutagajn bezonojn. La alia vasta spaco de la urbego, precipe tiuj luksaj magazenoj kaj superaj amuzejoj, pri kiuj la urbego fieras, estas nenio alia ol ekzisto en mia penso, kaj la moderma labirinto, kiun mi ne havas tempon por esplori.

Dum la lastaj jaroj mi vizitis aliajn urbojn. Mi surprizite trovis, ke tie, kien mi iris, eĉ se tiuj lokoj estis malproksimaj kaj nekulturitaj antaŭe, rapide aperas novaj urboj. Tamen kiel similaj tiuj urboj estas! Antikvaj kaj malnovaj stratetoj kaj urbmuroj estas malkonstruitaj, kaj iliajn lokojn anstataŭas ringoŝoseoj kaj bulvardoj. Luksaj magazenoj similaj en arkitektura stilo iras en la centron de la urboj kaj fariĝas ilia nova marko.

Tamen tiuj markoj tute ne manifestas la trajtojn de la urboj, kaj male pruvas ilian senfamecon. Fakte, kiam vi pasumas en la stratoj de iu urbo, vi vere ne povas juĝi laŭ la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, en kiu urbo vi troviĝas. Eĉ la amuzmaniero de la popolanoj ankaŭ tendencas al homogeneco. Kiam la nokta vualo falas, ne plu aŭdiĝas muziko de Jangge-danco* en la urbo de Yan'an. La laŭmodaj gejunuloj ĉiuj iras al Lanhuahua-a halo por karaokeo** por sin amuzi.

Kompreneble urbanizado povas preni alian formon. Mi iam vizitis kelkajn urbojn en Eŭropo, interalie. la metropolon Parizo, kie, samtempe, kiam oni renovigas la urbon, ili rigardas la protektadon de la urba historia fizionomio kiel ion plej gravan super ĉio, preskaŭ sankte neatenceblan. La arkitektura stilo kaj folkloraj moroj de iu urbo rivelas ties personecon, ĉar ili fontis el la specifaj historio kaj tradicio de tiu ĉi urbo.

Elimini la personecon de la urbo preskaŭ egalas detruadon de la rememoroj pri la urbo. Kiel ajn prospera tia urbo estas, ĝi jam seniĝas je valoroj de studado kaj aprezado al siaj gastoj, kaj perdis la signifon de la hejmo por siaj mastroj. Estas vere, ke en la urbo kiu perdis siajn rememorojn, ne ekzistas veraj mastroj, kaj ĉiu loĝanto de la urbo estas neniu alia ol senhejma fremdulo.

Mia temperamento decidas, ke mi eble ĉiam restas fremdulo, kiu vagadas en la urba vivo. Tamen mi ne intencas stari kontraŭ urbanizado. Mi scias, ke, kvankam urbanizado alportas tiajn malutilaĵojn, kiaj densa loĝateco kaj trafikpleneco, ĝi mem, kiel progreso, antaŭenpuŝas ekonomian kaj kulturan prosperiĝon. Mi nur esperas, ke urbanizado evoluu laŭ saneca maniero. Eĉ kiel fremdulo ankaŭ mi povas apreci belaĵojn de la urbo.

Kelktempe en kvieteco de profunda nokto mi sola pasumas en pekinaj stratoj kun lampoj en luma gamo. Rigardante al la domegoj prilumitaj de kolorriĉaj spotoj, mi aŭtomate naskas la senton de prilaŭdado: en eta angulo de la senlime vasta universo la aminda homaro eĉ kreas por si mem tiom da delikataj ludiloj. Mi gratulas min pro tio, ke mi trovas, ke la plej belaj horoj de la urboj estas la tempo kiam la tumulta bruego de tago kaj nokta vivo tute formortis.

 

*Jangge-danco: speco de ĉina populara kampara danco.

**karaokeo: ĝenerale estas kantado, kiam la kantanto vidas antaŭ si sur la ekrano de televidilo aŭ komputila monitoro la kantatan tekston, kaj samtempe sonas la muziko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin