(Mia Asocio, Mia Urbo)"Associazione Esperantista Fiorentina", Italio

(GMT+08:00) 2019-12-19 16:39:24     Redaktoro:Pluveta
Inter la verkoj plej famaj de nia librarejo troviĝas, esperantlingve tradukita, la Dia Komedio de Dante Alighieri, ilustrita fare de la pentristo Sandro Botticelli. Ni katalogis la verkojn de nia biblioteko, kiuj estas enigataj en la katalogo S.D.I.A.F.

(Sistema Documentario Integrato Area Fiorentina), kie estas videblaj kaj prunteblaj por la legantoj de la tuta florenca metropola areo.

En la metropola areo de Florenco, ĉe la biblioteko de Scandicci (Skandiĉi) en ĉi tiu jaro 2019, ni partoprenis en iniciato "La Vivanta Biblioteko", cetere tre konata en la mondo.

Alia el niaj konsiderindaj agadoj estas la studado pri la ĝardenoj; ĉi tiu temo multe nuntempe ege interesas.

Ni okupiĝis pri unu el la plej famaj kaj belaj ĝardenoj de Florenco kaj de Italujo: la ĝardeno de Boboli.

Nia grupo antaŭ ne longe laboris por la realigo de dulingva gvidlibro pri ĉi tiu ĝardeno, vera subĉiela muzeo, riĉa je historio kaj artaĵoj.

La gvidlibro disvolviĝas laŭ itinero, kiu ilustras la artverkojn faritaj dum kvin jarcentoj fare de la plej eminentaj artistoj.

Antaŭ ne longe la ĝardeno estas ankaŭ riĉigita per verkoj de famaj nuntempaj artistoj.

En la gvidlibro oni povas legi ankaŭ la biografiojn de la antikvaj komisiantoj de la familio Medici, kaj de la plej gravaj artistoj, kiuj laboris tie.

Oni povas vidi kaj legi la tutan verkon en nia retejo ĉe la paĝo "Ĝardenoj en Florenco".

Fine, ni estas laborantoj pri la realigo de Esperanto Kafejo, kie povos renkontiĝi ĉiuj esperantistoj, lokaj kaj el la tuta mondo.

Associazione Esperantista Fiorentina (A.E.F.) –

www.esperanto-florenco.it esperanto.firenze@gmail.com

(La artikolo reprezentas opinion de verkinto, sed ne Esperanto-redakcio)


1 2 3 4 5

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin