china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La grava urbo Lanzhou
(GMT+08:00) 2007-04-04 16:06:38
Forlasinte Tianshui, mi daŭrigis mian vojaĝon nordokcidenten. Mi veturis 350 km kaj atingis Lanzhou, ĉefurbon de Gansu-provinco.
En la antikveco Lanzhou nomiĝis Jincheng. Ĝi estis la grava loko sur la Silka Vojo. La fama antikva Jincheng-pramejo situis proksime de Lanzhou. Favorate de la pramejo, Lanzhou fariĝis grava staplejo de komercaĵoj en nordokcidenta Ĉinio antaŭ 2000 jaroj. Okcident-aziaj nacimalplimultanoj tie ŝanĝis siajn ĉevalojn kontraŭ teo kaj aliaj vivbezonaĵoj. Eĉ en la 19- a jc tie ankoraŭ prosperis komercado per teo. Grandkvanta teo de la loko vendiĝis en Xinjiang, Tibeto kaj Interna Mongolio.
Tamen pro geografia situo Lanzhou ĉiam ligiĝis kun dezerteco kaj izoliteco en la homa imago. Eĉ antaŭ la ĉi-foja vizito mi ne sciis, kiom prosperas Lanzhou. Atinginte ĝin, mi ekkonis ĝian pozicion en la fervoja kaj ŝosea retoj kaj ĝian novan fizionomion de grava industria urbo en nordokcidenta Ĉinio.
NOVA FIZIONOMIO DE LA ANTIKVA URBO
Lanzhou, ĉirkaŭita de montoj, sidas en longa valo kaj ĝin trafluas la Flava Rivero. Ĝiaj ĉefaj stratoj estas larĝaj. Ambaŭflanke de la stratoj aromas florbedoj, kies balustradoj surhavas ferajn kamelojn, elefantojn, ĉevalojn k.a.
Surstrate de Lanzhou mi vidis multe da altaj domoj starantaj unu apud alia. La bele dekoraciitaj magazenoj forte impresis per vigleco de tiu urbo en la okcidenta parto de Ĉinio. Ambaŭflanke de la stratoj estas novaj loĝdomoj. Ili distingiĝas per tio, ke ili plejparte estas tegitaj per kaheloj. La alia pejzaĝo de la urbo estas strat-telefonbudoj bele ornamitaj. En ĝi estas tre facila komunikado, ĉu kun aliaj lokoj de Ĉinio, ĉu kun aliaj landoj.
En Lanzhou kreskas multe da arboj ombroriĉaj kaj prosperas soforoj, emblemo de la urbo. Lokanoj diris al mi, ke antaŭe la tieaj montoj estis kalvaj. En la pasintaj 30 jaroj la tieaj loĝantoj arbarizis 800 hektarojn da kalvaj montoj, kulturis 80 hektarojn da gazonoj kaj verdigis pli ol 300 km da stratoj. Vespere oni senĝene pasumas en promenejoj au ludas ŝakon en ĝardenoj.
BONODORAJ MELONOJ KAJ ALIAJ FRUKTOJ
Aŭtune ĉie en Lanzhou bonodoras melonoj kaj aliaj fruktoj. Preskaŭ sur ĉiu strato vidiĝas provizoraj budoj de vinberoj, pomoj, piroj, granatoj, melonoj k.a.
Iutage, post vespermanĝo mi kaj mia amiko promenis surstrate kaj haltis antaŭ budo de fruktoj. Sub la brilaj gaslampoj vidiĝis multe da melon-tranĉaĵoj. Mia amiko diris al mi, ke en Lanzhou antaŭ ol aĉeti melonon, estas permesate gustumi ĝin kaj tiuj melonaj pecoj estas por gustumado far klientoj. Mi do sidiĝis por gustumi. la melono estis tre dolĉa kaj la vendanto ege afabla. Pro tio mi ne povis ne aceti. Momenton poste, mi ekbabilis kun li, manĝante melonon. De li mi informiĝis multe pri Lanzhou-aj melonoj kaj aliaj fruktoj.
Lanzhou situas malproksime de maro. Tie regas musona kontinenta klimato. La jara pluvokvanto estas malgranda kaj sunbrilaj tagoj multaj. La temperatura diferenco inter tago kaj nokto estas granda. Ĉio ĉi tio tre utilas al la sukera akumuliĝo en melonoj kaj aliaj fruktoj. Kaj plie, la tieaj kamparanoj estas spertaj en kultivado. Sekve, la melonoj kaj aliaj fruktoj de Lanzhou famiĝas en- kaj eksterlande. Ĉiujare, de frua somero oni vendas abrikotojn, prunojn kaj akvomelonojn. En septembro vendiĝas pomoj, piroj, vinberoj, granatoj, jujuboj, Lanzhou-aj melonoj kaj aliaj. En Lanzhou estas pli ol 20 specioj da piroj. Eĉ en frosta vintro tie vendiĝas diversaj fruktoj.    Kial Lanzhou abundas je fruktoj? Tio havas ian rilaton kun la Silka Vojo. Vinberoj, granatoj kaj akvomelonoj enkondukiĝis en Lanzhou per la vojo el la Centra Azio kaj Okcidenta Azio. Ne nur en la antikveco, sed ankaŭ en la nuna tempo en Lanzhou troviĝas novaj specioj de fruktoj enkonduktiaj de eksterlande kaj aplikiĝas alilandaj metodoj kulturi fruktarbojn. Oni diris, ke la Lanzhou-a melono ja devenis de Usono. En 1944, kiam la usona vicprezidanto Wallace vizitis Ĉinion, li postlasis en Lanzhou semojn de dolĉa melono. Poste dolĉaj melonoj enradikiĝis en Lanzhou kaj transformiĝis en novan specion, t.e., Lanzhou-an melonon.
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040