china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La urbo Fuzhou
(GMT+08:00) 2007-04-04 16:05:45
Fuzhou estas ĉefurbo de Fujian-provinco ĉe sudorienta marbordo de Ĉinio. Oriente de ĝi estas Taiwan-markolo. Minjiang-rivero fluas tra la urbo kaj eniras la Orientan Ĉinan Maron.

Dank' al la geografia situo Fuzhou prosperiĝis kaj fariĝis grava haveno de transmara negoco post la 13-a jc. Ĉina teo eksportiĝis ĉefe tra Fuzhou. De tiam multaj Fuzhou-anoj transloĝiĝis al Taiwan, sudorienta Azio, Eŭropo kaj Ameriko. Post la Opia Milito en 1840-1842, Fuzhou fariĝis unu el la kvin malfermitaj komercaj havenurboj. La urbaj kvartaloj rapide dilatiĝis laŭ Minjiang-rivero. Ĉe la suda bordo estas kvartalo de konsulejoj de 10 okcidentaj landoj. En 1866, stariĝis en Mawei, ekstera haveno de Fuzhou, Administra Buroo de Ŝiptransportado. Ĝi estis unu el la gravaj lokoj de frua teknika interŝanĝo de Ĉinio kaj la Okcidento.

En la historio Fuzhou 5-foje pligrandiĝis, malgraŭ tio en 1949, kiam fondiĝis la nova Ĉinio, la urbo havis areon de nur pli ol 10 kvadrataj kilometroj. Nun ĝi areas pli ol mil kvadratajn kilometrojn (la urbaj kvartaloj kovras 100 kvadratajn kilometrojn), kie vivas pli ol miliono da loĝantoj.

En 1984, Fuzhou fariĝis unu el la unuaj malfermitaj urboj ĉemaraj en Ĉinio. Dank' al la ekspluatado kaj konstruado ĝia fizionomio multe ŝanĝiĝis.

Pri eksterlanda investo Fuzhou havas avantaĝon -- eksterlande loĝas 2.5 milionoj da Fuzhou-anoj, inter kiuj ne mankas riĉaj komercistoj. Pro nostalgio ili multe investis tieajn entreprenojn. Nun tie ĉiujare okazas Internacia Monato por inviti investantojn al kelkaj gravaj programoj, kiaj reformado de malnovaj urbaj kvartaloj kaj entreprenoj, konstruado de bazaj instalaĵoj. Centoj da oldaj loĝkvartaloj estis renovigitaj, konstruiĝis loĝdomoj por kelkcent miloj da homoj kaj dekkelkaj ŝoseoj, stariĝis ĉirkaŭ cent domegoj, super Minjiang-rivero aperis kvar pontoj. La urbaj trafiko kaj telekomunikado multe pliboniĝas.

Mawei nun estas unu el la distriktoj de Fuzhou. En 1884, tie okazis mara milito inter Ĉinio kaj Francio. Antaŭ dekkelkaj jaroj, tie estis dezertaj plaĝo kaj marĉo. En 1985, Mawei fariĝis ekspluata distrikto de ekonomio kaj tekniko. Nun Mawei-haveno ligiĝas kun la tuta mondo. Ĝi estas ne nur ŝtatnivela ekspluata distrikto, sed ankaŭ investejo de komercistoj el Taiwan, alt-teknika ĝardeno kaj senimpostejo. La ekonomia evoluado de Fuzhou multe dependas de Mawei. En Fuzhou la similaj ekspluataj distriktoj estas dekkelkaj, al kiuj investis komercistoj el pli ol 50 landoj kaj regionoj. Laŭ la kontrakto ili devas investi sume 13.1 miliardojn da usonaj dolaroj. Nun 2 500 entreprenoj jam ekfunkciis. Formiĝas la ekonomia zono ĉe enmariĝo de Minjiang-rivero, kaj Fuzhou enviciĝis en la rapide evoluantaj lokoj de eksterakomerca ekonomio.

En modernigado de la urbo, la loka registaro dediĉas grandan atenton al la urba konstruado en la tuto, distrikta administrado, protektado de antikvaj stratoj, ĝardenoj kaj loĝdomoj. Oni jam konstruis dekojn da parkoj. En la estonteco Fuzhou estos ĝardeneska, havena kaj komerca urbo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040