china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Leciono por amo en elementaj lernejoj
(GMT+08:00) 2007-04-04 16:48:55

Respondeculo de la Pekina Huaxia-a Filantropia Fonduso, iniciatinto de ĉi-foja aktivado, Wang Bing montris, ke kvankam la registaro kaj personoj de diversaj sociaj rondoj klopodas por helpi la pro-aidosajn orfojn en ekonomio, ĉiutaga vivo kaj eduko laŭ diversaj manieroj, tamen tio ne povas forigi la psikan solecon kaŭzitan de malintimiĝo kaj diskriminacio de samaĝuloj. Tial ili projektis aktivadojn similajn al ĉi-foja am-eduka leciono, esperante popularigi sciojn koncernajn al aidoso inter lernantoj, por ke ili eksciu kaj komprenu la pro-aidosajn orfojn, kaj inciti ilian amon.

"Hodiaŭa aktivado sciigis al la infanoj vivantaj en la ĉefurbo pri la vivkondiĉo, espero kaj aspiro de la pro-aidosaj orfoj. Tio helpas al la infanoj alte taksi la nuntempan vivon, prizorgi aliulojn, kulturi sian filantropian kaj publik-bonan koncepton, kaj fariĝi respondecemaj civitanoj. Ni kune klopodu por prizorgi kaj helpi la pro-aidosajn orfojn, krei bonan vivkondiĉon por ili, kaj kontribui nian amon kaj forton por konstrui la harmonian socion."

Nuntempe, multaj ĉinaj elementaj lernejoj kaj mezlernejoj ŝanĝis sian malnovan edukmanieron, nome la blindan strebadon al notoj, pli kaj pli atentas kulturadon al animo de infanoj. Ekzemple, iuj lernejoj okazigis kunsidon kun ĉeftemo "amo", iuj lernejoj okazigis monkontribuon al la serioze malsanaj homoj aŭ al la plagitaj regionoj, kaj iuj faras senpagan laboron al la handikapuloj, ktp.

Sinjorino Zheng Ruifang, estrino de la dependa elementa lernejo de la Ĉina Popola Universitato, montris, ke la edukado por amo estas pli kaj pli ŝatata de lernantoj kaj iliaj gepatroj. La lernantoj kaj instruistoj de tiu elementa lernejo tre ĝojas pro partopreno en ĉi-foja aktivado, kaj ankaŭ la infanoj gajnis multe da scioj.

"Per ĉi-foja aktivado, la infanoj eksciis, ke se ili povas, ili do devas helpi la homojn suferantajn de malfacilaĵoj. Ĉi-foja aktivado semis amon al la infanoj."

En la tago, kiam okazis la prezentado, 12 pro-aidosaj orfoj aperis sur la scenejo. 12-jaraĝa A Jun lernas en la 5-a grado de elementa lernejo. Antaŭ kelkaj jaroj, liaj gepatroj estis infektitaj de aidoso. Antaŭ nelonge, lia patro forpasis. Li diris, ke li ne volas perdi plu patrinon.

"Nun mi devas klopode lerni, kaj fariĝi fama kuracisto por resanigi ĉiujn aidosulojn"

La pro-aidosaj orfoj ankaŭ pentris sian revon per plumoj. En la pentraĵo de Eta Hong, troviĝas ruĝa suno sur blua ĉielo, kaj ankaŭ la muroj de hospitalo estis ruĝigitaj. La juna kuracistino ridete vizaĝas al malsanuloj de aidoso. Tiu pentraĵo esprimis ŝian aspiron al bela vivo kaj ŝian deziron al altiĝo de kuraca tekniko por resanigi la aidosulojn. La modesta kaj amoplena esprimo plorigis multajn ĉeestantajn infanojn.

Fine de la prezentado, reprezentante ĉiujn spektantojn, la aktoretoj lanĉis proponon, esperante, ke oni amikiĝos kaj korespondos kun la malfeliĉaj pro-aidosaj orfoj, kaj aĉetos per sia poŝmono kelkajn librojn por donaci al la samaĝuloj suferantaj de malfacilaĵo. La propono estis aktive eĥita de la tuta spektantaro. Ili promesis pli multe prizorgi la pro-aidosajn orfojn, kaj fari sian kontribuon por plibonigi ilian vivkondiĉon.

"Pro disvastiĝo de aidoso, kiom da familioj ne plu ridas, kiom da infanoj ne plu belesperas. La perdita amo ankoraŭ retroveblas, la perdita tenero ankoraŭ reĝueblas. Ni uzu la sinceran amon kaj varmajn manojn por rekonstrui belan familion por ili. La amo komenciĝu ĉi tie, la revo flugu de ĉi tie."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040