china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Donglaishun
(GMT+08:00) 2007-05-10 10:01:42
                          Yu: Karaj aŭskultantoj, bonvole aŭskultu nian programereton Hodiaŭa Ĉina Centjara Firmao. Mi estas Yu Jianchao.
Selena:Mi estas Selena. Karaj amikoj, el ĉinaj centjaraj firmaoj, islamaj firmaoj sin distingas ne nur per siaj tradiciaj islamaj manĝaĵoj, sed ankaŭ per senĉesa kreo. Hodiaŭ, ni kune kun vi vizitos tian islaman centjaran firmaon----Donglaishun. Donglaishun fondiĝis en 1903, jam havas 101-jaran historion.
Yu: Jes, ĉinoj ŝatas ĝian brogŝafaĵon. Kio estas brogŝafaĵo? Oni tranĉas zorgeme elektitan freŝan ŝafaĵon kiel pecojn, ujo nomita fajrakaldrono havas grandan fajrujon, oni plenigas la kaldronon super la fajrujo per akvo. Tiam karbo brulas en la fajrujo. Post kiam la akvo bolas, oni metas ŝafaĵpecojn en la boligitan akvon kaj brogas la ŝafaĵspecojn. Baldaŭ oni levas la freŝe kuiritajn ŝafaĵpecojn kaj trempas ilin en bovlon da antaŭe preparitaj kondimentoj. Bonguste! Tio estas brogŝafaĵo.
Selena :Karaj amikoj, ĉu vi volas gustumi brogŝafaĵon? Nun ni kune kun vi eniras Donglaishun. Unue, sinjoro Chen Lixin, respondeca pri administro en Donglaishun kaj ankaŭ elstara kuiristo en Donglaishun. Bonvole sciigu la originon de la brogŝafaĵo al ni.
"Laŭ diro de maljunuloj, brogŝafaĵo estas kreita de kuiristo de Hobile, la unua imperiestro de la dinastio Yuan (1206-1368). Tiam en la vojo de norda milit-iro, Hobile volis manĝi hejmlokan stufŝafaĵon. Kiam la kuiristo estis preta, oni raportis ke aperas malamikoj. Do oni ne havis tempon manĝi stufŝafaĵon, tamen la kuiristo estis saĝa, li tranĉis ŝafaĵon kiel pecojn, brogis ilin en boligita akvo, kaj ŝutis kondimentojn, ne nur bongustige sed ankaŭ rapide, tial tio estis laŭdata de Hobile, kaj nomata "brogŝafaĵo".
Yu: En multaj restoracioj de brogŝafaĵo, Donglaishun estas elstara. De sia fondiĝo, Donglaishun estas fama per siaj zorgema elektado de ŝafaĵo, bongustaj kondimentoj, alta tranĉtekniko kaj arda frajrakaldrono. Pri la zorgema elektado de ŝafaĵo, sinjoro Chen Lixin diris:
"Ni elektas nur kastritajn ŝafojn, aĝantajn je malpli ol 2 jaroj, kun mallonga-vosto kaj blanka kapo, el la regiono Xilingele de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Ĉar tieaj akvo kaj herbo estas freŝaj, kaj herbo havas riĉajn mineralojn, tial la viando de tieaj ŝafoj estas delikata kaj ne havas odoron de ŝafo. Ni havas proprajn bazojn por kolekti ŝafojn, imamo faras buĉon; antaŭ la buĉo, ŝafoj devas kvaranteni kaj post ĝi esti higiene ekzamenataj, nur laŭnormaj ŝafoj estas elektitaj de ni. Krom niaj ŝafaĵaj plilaboraj bazoj, ankaŭ troviĝas niaj bovaĵaj plilaboraj bazoj. En Donglaishun, oni elektas nur 5 partojn de ŝafo, okupantajn 40% de ŝafo."

Selena: Jes, ankaŭ tranĉtekniko de Donglaishun estas distingiĝa. Kvankam nun oni tranĉas viandon ne mane, sed maŝine, tamen Donglaishun konservas la tradicion tranĉi viandon per la mano kaj, aliflanke, reformas maŝinon tiel, ke ĝi enkorpiĝu la centjaran sperton de manlaboro. Nun la tranĉa maŝino de Donglaishun estas la 4-a generacio.
Yu: Jen sinjoro Chen Lixin ĝuste estas teknika majstro en ĉina tutlanda islama konkurso pri per mana tranĉado de ŝafviando! Nun Donglaishun uzas tranĉan maŝinon, sed ĝi konservas tradician permanan tranĉon. Kuiristoj de Donglaishun faris kuir-teknikan interfluon en Francio, Turkio, Singapuro kaj aliaj landoj. Ŝafaĵpeco mane tranĉita estas metita sur bluporcelanan platon. La ŝafaĵa peco estas tiom maldika, ke oni povas klare vidi strion de la plato.
Selena: Interese! Sinjorino Yu, mi opinias, ke tio estas ne nur tekniko, sed ankaŭ arto, ĉu ne?
Yu: Jes. Kompreneble, parolante pri brogŝafaĵo ni devas mencii fajrakaldronon. Donglaishun-anoj mem elfaris fajrakaldronojn. Lastajare, por protekti medion, ili alprenis maŝinfaritan karbon. Oni povas diri, ke Donglaishun alte atentas sian kvaliton.
Selana: Tial multaj homoj, ne nur ĉinoj, sed ankaŭ fremdlandanoj, ŝatas brogŝafaĵon en Donglaishun.
Y: Karaj aŭskultantoj, ĉi tie estas Ĉina Radio Internacia, nun estas programereto Hodiaŭa Ĉina Centjara Firmao. Ni jam konigis al vi trajtojn de brogŝafaĵo en Donglaishun, nun ni kune parolu pri la administrado kaj funkciado. Pri tio, sinjoro Chen Lixin konigis:
"En 1996, ni fondis ĉenan stabejon, ĝis nun nia stabeja ĉena reto jam kovras 24 provincojn, municipojn kaj aŭtonomajn regionojn, jam fondiĝis 88 ĉenaj restoracioj kaj 6 material-provizaj bazoj. En 2001 la venda sumo atingis 4,1 miliardojn da juanoj de renminbi, en 2002 530 milionojn."
Selena : La disvolviĝo de Donglaishun estas tiel rapida! Do sinjorino Yu, kion estas ĝia disvolva celo?
Yu: Pri tio, vicĝenerala direktoro de Donglaishun sinjoro Chen sciigas:
"La 30-an de julio en 2003, ni jam reformiĝis kiel Pekina Donglaishun-a Grupo, nun interne ni faras konkuran engaĝigon de direktoro. En la estonteco, ni ne nur daŭre disvolvos islaman manĝan industrion, sed ankaŭ faros manĝaĵan profundan plilaboradon. Samtempe kun tio, la ŝlosila punkto de ĉena administrado estas bonaj materialaj fluo kaj sendo, tial ni fortigos fondi modernan centron pri materialaj fluo kaj sendo."
Selena : Sinjorino Yu, disvolvo estas vero, ĉu? En la vizito al Donglaishun, mi ofte sentis la fortan epokecon de Donglaishun-anoj. Ili kontinue parolis pri kreo. Kaj kontentigo de postuloj de konsumanoj estas la bazo de ĉiuj.
Yu : Plenanime servi la popolon!

Selena : Jes! En la disvolvo, Donglaishun establis negocan ideon ke interesoj de konsumantoj estas fonto de interesoj de laboristoj kaj entrepreno. Por redukti atendan tempon, Donglaishun jam havas sian retpaĝon por ke klientoj rapide mendu pladojn.
Yu: Progresema ideo certe alportas rapidan disvolvon!
Selena, ĉu vi scias ke "Donglaishun"-konsistanta el 3 ĉinaj ideogramoj, estas jam kiel komerca marko de la Grupo Donglaishun registrita en 65 landoj kaj lokoj, inkluzive de Usono, Kanado, Japanio kaj Singapuro.
Selena: Ĉu? Jen tio povas esti " tradicio" en "moderno".
Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040