china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Bianyifang
(GMT+08:00) 2007-05-10 10:07:07
Yu : Karaj aŭskultantoj, mi estas Yu Jianchao.
Selena: Mi estas Selena.
Yu:Selena, ĉu vi memoras kion mi konigis en la lasta semajno?
Selena: Kompreneble! Estas Quanjude kaj ĝian pendfornan rostitan anason. Mi scias, ke pendforna rostita anaso estas grupo de la  pekina rostita anaso.
Yu:Jes, estas longa la historio de pekina rostita anaso. Multaj personoj opinias, ke la pekina rostita anaso komencis en la dinastio Song kaj prosperis en la dinastioj Ming kaj Qing. La hejmloko de rostita anaso estas Jinling (nun la urbo Nanjing de la provinco Jiangsu, suda Ĉinio). En la dinastio Ming, rostita anaso fariĝis la kortega manĝaĵo. Nur rostitaj anasoj de pekinaj ŝtopnutritaj anasoj nomiĝas pekinaj rostitaj anasoj. Laŭ produktaj metodoj, troviĝas 2 grupoj de la pekina rostita anaso. La unua estas pendforna rostita anaso, kie reprezentanto estas Quanjude, ĝin ni jam konigis. La dua estas kuirforna, kie reprezentanto estas Bianyifang, kiun hodiaŭ ni konigas.
Selena: Sinjorino Yu, en la lasta programereto, ni scias ke en Quanjude, oni pendigas anasojn sur feraj hokoj kaj per brulado de fruktarboj rostas anasojn. Ni povas vidi komplentan procezon de rostado. Do kio estas kuirforna rostita anaso en Bianyifang?
Yu: Pri tio, bonvole aŭskultu la konigon de nia fakulo, vicĝenerala direktoro de Bianyifang-a Grupo Jiao Qi.
"Bianyifang-a anaso estas rostita de malvidkapabla fajro. Unue, oni varmigas forna-muron, poste metas anason en forno kaj fermas la forna-pordon, tute per varmo de forna-muro oni rostas anaon. Oni plenigas anasan abdomenon per speciala supo, tial fariĝas rostado ekstera kaj kuirado interna. En la procezo de rostado, anaso estas varmigita egale, kaj konsumoj de akvo kaj graso estas malmultaj. Post la rostado, ne apartiĝas la viando kaj haŭto, la koloro de anaso estas ruĝa kaj brila, la haŭto delikata kaj la viando freŝa, kaj ne grasa. Ĉar oni ne povas vidi fajron en la rostado, kuiristo devas posedi bonan teknikon por kontroli la temperaturon en la forno."
Selena: Bianyifang fondiĝis en 1885, jam 149 jarojn ĝis nun. Kaj la kuirforna rostita anaso jam havas pli ol 600-jaran historion. En la jaroj, la tekniko de kuirforna rostita anaso estis senĉese plialtigita kaj plibonigita. Nun kiel prezentanto de kuirforna rostita anaso, Bianyifang aktive faras serĉadon kaj praktikadon. Intervjuate vicĝenerala direktoro de Bianyifang-a Grupo Jiao Qi konigis al ni:
"La 6-an de junio en 2002, fondiĝis Bianyifang-a Grupo. La grupo enhavas 13 filokorporaciojn, ili estas ankaŭ ĉinajn tradiciajn firmaojn. Tial manĝaĵoj de Bianyifang-a Grupo ampleksas manĝetojn, pladojn kaj vegetarajn dietojn. Riĉaj manĝaĵoj povas kontentigi diversajn postulojn de klientoj. Jam establis la teknika sekcio en nia grupo, ĝia laboro estas mezurigo de la procezo de rostita anaso, ekzemple elektado, buĉado, brogado kaj rostado. Niaj filokorporacioj ankaŭ alprenas diversajn rimedojn por altigi nivelojn de kvalito kaj servado. Lastjare, la filokorporacioj kreis 1 aŭ 2 specialajn manĝaĵojn kaj konkretigis normojn pri produktado kaj servado."


Yu: Jen, Selena, en la vizito al Bianyifang, mi sentas ke ĉiuj homoj de Bianyifang ĉiam alte atentas kreadon!
Selena: Jes, ankaŭ mi tion sentas forte, vicĝenerala direktoro de Bianyifang-a Grupo ankaŭ emfazis la kreadon intervjuate. Li diris:
"Kvankam ni estas centjara firmao, tamen ni postulas kreadon. En la lasta jaro, mi faris multajn kreojn. Ekzemple, tradicie la aromo venas el la anaso mem. Anaso sorbas aromojn de lotuso, jujubo, teo kaj legomo antaŭ rostado, tiel rostita anaso ne nur havas nutraĵo, sed ankaŭ estas plibonigita de gusto kaj manĝmaniero. Cetere, ni plibonigis ankaŭ anasan patkukon kaj kondimentojn. Patkuko estas farata tute de legoma suko, kia koloro estas la legoma suko, tia koloro estas la patkuko, ne nur estas plezuriga, sed ankaŭ nutra! Kaj krom dolĉa saŭco, kukumo, sukero kaj ajleroj, nun ni aldonas cedrelon, napon, kaj menton kiel kondimentoj. Tiuj estas bonvenigitaj de klientoj."
Selena: Cedrelo enhavas aminan adidon kaj mikroelementojn postulatajn de ni, napo povas vigligi cerbon kaj oponi febron; kaj mento povas ventoli, tiel multaj nutraĵoj! Sinjorino Yu, ĉu vi scias la prizon?
Yu:   Unu rostita anaso valoras 168 yuan de renminbi, malkare!
Selena: Bonege! Pasintecaj monarkoj ne havas ĉi tiun bonŝancon gustumi tiujn apetitajn manĝaĵojn! Unuvorte, unuiĝo de tradicio kaj moderno estas vojo de la disvolvo de korporacio, ĉu ne?
Yu: Jes, Selena, vi diris prave. Nun oni alte atentas protektadon de nia medio, kaj verdan kaj sanan manĝaĵojn. Bianyifang ne ignoras la flankojn. Nun oni uzas naturan gason rosti anason en Bianyifang, por konformi al la postulo de protektado de medio, ili jam ankaŭ petis monpolon pri ĉi tiu rostmaniero. Bianyifang jam fariĝis la moderna grupo.
Selena: Karaj aŭskultantoj, ĉu vi gustumis pekinan rostitan anason? Sciigu nin pri via rakontojn rilate al rostita anaso, ni interfluos la rakontojn en ĉi tiu programereto.
Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040