china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Quanjude
(GMT+08:00) 2007-05-10 09:49:45

Selena: Karaj aŭskultantoj, mi estas Selena.
Yu:Mi estas Yu Jianchao
Selena: Instruistino Sinjorino Yu, ĉu vi scias kiu ĉina firmao estas fama per sia rostita anaso ?
Yu:   Kompreneble! Estas Quanjude. Ĝi fondiĝis en 1864, ĝis nun jam pasis 140 jaroj. Ĝia rostita anaso estas delikata kaj bongusta, la viando estas freŝa, ankaŭ ŝvebas aromo de fruktarbo.
Selena: Jes, nun bonvole kune kun ni eniru en Quanjude, rigardu kiel oni faras la rostitan anason?
"Mi nomiĝas Jing Defeng, jam laboras pli ol 30 jarojn en Quanjude. Nun mi estas ĉe la forno de rostita anaso. Pendforna rostita anaso estis diskonigita el la Kortego de la dinastio Qing. Estas Liu Quanren, la fondinto de Quanjude, kiu popularigis la pendfornan rostitan anason. Ĝi estas ŝatata ne nur de ĉinoj, sed ankaŭ de fremdlandanoj. Usona gasto diris al mi ke pri la manĝmanieroj de anaso, tia estas plej bongusta."
"Necesas dekoj da laborprocedoj, ekzemple kovado, bredado, buĉado, brogado, rostado kaj detranĉado. Ni elektas nur blankaplumajn anasojn el pekinaj ŝtopnutritaj anasoj. Tia anaso havas grandan korpon, larĝan bruston, delikatan viandon kaj mallongan bredadon nur de 45 tagoj de kovado ĝis maturiĝo."
"La rosta maniero estis sugestita el rostaĵo. Vidu, la forno nomiĝas reflekta forno, interne ĝi estas ronda, kaj la forna buŝo estas arka kaj malferma. Oni pendigas anasojn per feraj hokoj, oni rostas anason per varmo de brulado de fruktarboj. Ni povas rosti 20 anasojn ĉiufoje kaj ĉiuforne, neceas preskaŭ 45 minutoj."
Selena: Kiel! Ja estas tiel multe da scioj pri manĝo!
Yu:Jen, ne nur tio, oni tranĉas la rostitan anason je 80 ĝis 90 pecoj, kies neta pezo estas almenaŭ 450 gramoj. Ĉu vi scias ke nur tranĉo havas 3 rimedojn.
Selena: Ĉu? Rapide diru!
Yu:Bone! la unua estas tradicia, ĉiuj pecoj ampleksas viandon kaj haŭton; la dua estas nur viando post tranĉo; kaj la lasta estas tio, ke oni transverse tranĉas la muskolon. La du lastaj rimedoj estas disvolvitaj laŭ bezono de merkato de la lastaj jaroj.
Selena: Jes! Instruistino Sinjorino Yu, sekve de nia pompe disvolviĝanta merkata ekonomio rejuniĝas pli kaj pli multaj ĉinaj centjaraj firmaoj, kompreneble inkluzive de Quanjude. En 1993 fondiĝis Quanjude-a Grupo de Rostita Anaso, ĝis nun tute 11 jarojn. Dume, Quanjude faris grupigan kaj akciasisteman reformadon kaj akiris grandan sukceson. Nun Quanjude havas entreprenojn 20 holdingajn kaj 50 licencitajn. Samtempe kun tio, senĉese vastiĝas la funkcia skalo. Hodiaŭa Quanjude jam fariĝas la moderniga korporacio. Pri tio ĝenerala direktoro de Quanjude Sinjoro Jiang diris:
"Nun ni havas nian anasan prilaboran fabrikon, kaj centron por dispozicii kaj sendi anasojn kun produktopovo de dekmil anasoj. Pri ĉiuj ĉeneroj de rostado, ni senĉese faras plibonigadon. Ekzemple, ni jam faris 4-foje reformon de forno, nun la 4-a forno jam realigis aŭtomatan regon. Ankaŭ produktado de kondimentoj kiel patkuko, dolĉa saŭco kaj aliaj jam realigis industriigon. Per nia 11-jara klopodado, nun niaj negocaj interezo kaj enspezo pliiĝis 5-obloe ol tiuj de 1993, kaj la neta kapitalo pliiĝis 5,1 oble, kaj ĉiujare ni akceptas preskaŭ 5 milionojn da gastoj el diversaj lokoj."

Yu: Jes! La hodiaŭa Quanjude havas ne nur modernan administradon, sed ankaŭ merkatan koncepton.
Selena:Kial vi tion diras?
Yu:Selena! Mi memoras, kiam mi estis infanoj mi manĝis rostitan anason nur per askalono, doĉa saŭco kaj anasa viando en patkuko, poste, ankaŭ per kukumo, anaso, sukero kaj ajleroj en patkuko, nun en Quanjude, mi manĝas ne nur tiel faman rostitan anason, sed ankaŭ tutanasan manĝon kaj pli ol 400 specialajn manĝaĵojn!
Selena: Tiel multe! Bonege! Nun ni venu al Quanjude, mi jam salivas.
Yu:Estas pacienca! Antaŭ ĉio aŭskultu kion diras Sinjoro Jiang, ĝenerala direktoro de Quanjude.
"Ni estas plenaj de fido al la estonta disvolvo de Quanjude. De la fondiĝo de nia grupo ĝis nun, mi opinias ke ni jam havas elementan skalaefikon. Ekzemple, ĉiujare necesas 3 milionoj da anasoj por Quanjude, do bredado de tiuj anasoj stimulas disvolvon de restoracio kaj bredado. Nun ni konstruas pli grandan centron por dispozicio kaj sendo, kaj baldaŭ tiuj 3 milionoj da anasoj estos kune buĉataj en la centro, plumo kaj sango de tiuj anasoj povos esti sinteze utiligataj. Cetere, ni konstruos ankaŭ prilaboran fabrikon por produkti ne nur rostitan anason, sed ankaŭ kuiritan produkaĵon de diversaj dom-birdoj. Unuvorte, ankaŭ multaj aferoj atendas nin.
Yu:Selena! Nelonge poste, vi ne nur gustumos bongustan anason, sed ankaŭ aliajn dom-birdojn.
Selena: Bonege, bonege! Karaj aŭskultantoj, se estos ŝanco, persone ĝuu la rostitan anason kaj aliajn manĝaĵojn de Quanjude.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040