china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vidindaĵoj de vilaĝo Baodu
(GMT+08:00) 2007-05-09 16:12:11
Apud la zenito de la monto estas kaverno Tianmen, la ŝtona tereno kun 600 kvadrataj metroj estas ebena kaj glata. Inter groteskaj rokoj starantaj ĉirkaŭe videblas sur-ŝtonaj gravuraĵoj, kaj diversaj budaismaj statuoj varias je la mieno, aŭ tenera, aŭ digna, aŭ ĝoja, aŭ kolera, kaj ankaŭ iliaj pozoj diferencas unu disde alia, aŭ kvieta, aŭ vigla, kaj neniom similaj unu al alia. Ĉe la mont-talio troviĝas kaverno Jiaolong, kaj ties enirejo estas tiel mallarĝa, ke oni devas sin kurbigi dum la enirado. Sur ĝiaj humidaj muroj troviĝas centoj da niĉoj kun budaismaj statuoj el diversaj grandecoj kaj vivecaj figuroj. Krome, piede de la monto ekzistas subtera halo de arahatoj, merita je la nomo de la plej granda en la mondo. Vidiĝas sume 500 ŝtonaj arahataj statuoj kun diversaj mienoj kaj pozoj sida, kuŝa aŭ stara. La halo de 500 arahatoj troviĝas subtere, kun aparte karakteriza dispozicio kaj grandioza skalo majstrece projektita.

En la vilaĝo Baodu estas grava religia loko, t.e. templo Jinque. Laŭ konigo fare de abato Niu Xiangkun, de centoj da jaroj, taŭismo – la indiĝena religio de Ĉinio, ĉiam popularas en la vilaĝo Baodu, kaj tio lasis al la vilaĝo eksterordinaran kulturan heredaĵon, samtempe la super-natura medio de la vilaĝo Baodu estas ideala sinharda loko por taŭistoj. Li diris:

"Laŭ historia noto, la templo Jinque de la vilaĝo Baodu estis konstruita en la komenco de la 17-a jarcento, en la fina periodo de la dinastio Ming. Kial oni elektis la sidejon de la templo sur la zenito de la monto, kie situas la vilaĝo Baodu? Tio rilatas al taŭista idealo strebi por sin liberigi el la homa mondo kaj feigi en la paradizo. Sur la monta zenito abundas vegetaloj kaj ĉarmas naturaj pejzaĝoj kvazaŭ en arkadio. Jen estas la kaŭzo, kial taŭistoj elektis la vilaĝon Baodu por konstrui tiun templon.

Printempe de ĉiu jaro estas la plej aprecinda sezono de la vilaĝo Baodu. La pentrindaj naturaj pejzaĝoj kaj la kortuŝa legendo allogas sennombrajn turistojn. Studento Liu Shibo jam duafoje venis ĉi tien por ekskurso. Laŭ lia opinio, la vilaĝo Baodu estas vere vizitinda. Li diris:

"En tiu ĉi bela loko mi sentas min refreŝigita, kaj mi havas agrablan impreson pri la vilaĝo."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040