china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Mondaj kulturaj heredaĵoj Xidi kaj Hongcun
(GMT+08:00) 2007-06-01 16:43:01
Piede de la ĉina fama monto Huangshan en la provinco Anhui, suda Ĉinio, troviĝas du vilaĝoj konataj pro antikvaj popolaj loĝdomoj. Antaŭ 6 jaroj, ili estis enlistigitaj de Unesko en Katalogon de Mondaj Heredaĵoj. En la ĉifoja programero ni prezentu al vi la du vilaĝojn.

La du vilaĝoj Xidi kaj Hongcun situas apud la gubernio Yixian. La vilaĝo Xidi troviĝas 8 kilometrojn fore de la gubernia urbo. En la vilaĝo longa je 700 metroj kaj larĝa je 300 metroj, videblas pli ol 200 bone konservataj popolaj loĝdomoj el la dinastioj Ming (1368 – 1644) kaj Qing (1644 – 1911), kaj la plej aĝaj jam havas la historion de 600 jaroj.

La pordframoj kaj funelaj fenestroj de la plejparto de antikvaj popolaj loĝdomoj en la vilaĝo Xidi estis faritaj el la nigra marmoro. Du klar-akvaj fontaj fluoj sterniĝas tra la vilaĝo, la bonordaj loĝdomoj de la vilaĝo reflektiĝas kun la belaj naturaj pejzaĝoj, kaj faras la vilaĝon bildeca kaj aprecinda.

Fraŭlino Gao Liwen, ĉiĉerono el la ĉina Internacia Turisma Servo, konigis, ke en la vilaĝo Xidi troviĝas 99 longaj stratetoj, kaj pli ol 200 antikvaj popolaj loĝdomoj dislokiĝas inter ili, kaj ĵus alveninte al la vilaĝo Xidi, turistoj ofte sentas sin esti en labirinto. Ŝi diris:

"En Xidi ekzistas multe da antikvaj popolaj loĝdomoj, sed nuntempe nur ĉirkaŭ 12 aŭ 13 el ili estas malfermitaj, kaj turistoj povas viziti ilin libere. En tiuj malfermitaj popolaj loĝdomoj regas pureco, antikveco kaj eleganteco, kaj la mebloj, instalaĵoj, kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj ĉiuj tenas la trajton de la dinastioj Ming kaj Qing."

Laŭ noto de historiaj libroj, en la 7-a jarcento, iu ĉina princo, pro socia tumulto, rifuĝis ĉi tien kaj fiksloĝis ŝanĝinte sian nomon. Poste pli kaj pli multaj homoj alvenis, kaj fine formiĝis ĉi tie vilaĝo. Post la 14-a jarcento, iuj kleruloj de la vilaĝo riĉiĝis pro komercado, sekve ili iniciatis la grandskalan konstruadon en la vilaĝo, rezulte aperis grandiozaj konstruoj, larĝaj vojoj, grandaj pontoj ktp, kaj la vilaĝa fizionomio tute ŝanĝiĝis kaj aspektas impona kaj bela.

Ĉina arkitekto s-ro Yang Hongxun opinias, ke la plej granda trajto de la antikvaj popolaj loĝdomoj de Xidi estas ornamo de brikaj, ŝtonaj kaj lignaj gravuraĵoj. Li diris:

"La antikvaj popolaj loĝdomoj de la vilaĝo Xidi distingiĝas je du flankoj: unu estas, ke ilia nombro estas grandega, kaj ili videblas ĉie; la alia estas, ke la gravuraĵoj kaj skulptaĵoj de tiuj domoj havas tre altan nivelon teknologian kaj artan."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040