La 28-an de majo, 110 lernejestroj venintaj de britaj mezlernejoj kaj elementaj lernejoj kaj edukaj oficistoj komencis la ĉin-lingvan kulturan vojaĝon en Pekino.
La aktivado estas grava parto de Vojaĝo de britaj lernejestroj al Ĉinio. Tiutage ili vizitis ekspozicion pri eduka riĉfonto de ĉina lingvo kaj kulturo, aŭskultis specialan kurson pri ĉina lingvo kaj kulturo kaj faris viziton al ĉinaj mezlernejoj kaj elementaj lernejoj. Ili konis propagandan laboron de ĉinaj lernejoj pri la ĉina lingvo kaj spektis prezentadon de ĉinaj lernantoj.
Nun varmiĝas la ĉina lingvo en Britio. Pli ol 400 mezlernejoj en Anglio establis ĉin-lingvan kurson. Respondeculo de Brita Notley Supera Mezlernejo partoprenanta en la aktivado Simon Thompson diris la kialon,
"Niaj lernantoj tre interesiĝas pri lernado de la ĉina lingvo. Ĉar Ĉinio fariĝas pli kaj pli grava ekonomia lando. Tial por niaj lernantoj, estas grave lerni la ĉinan lingvon. Tio utilas por ke ili disvolvu komercan interfluon kun Ĉinio estonte."
Ĉi-foja aktivado estas organizita de ĉina Ŝtata Gvida Oficejo por Propagandi Ĉinan Lingvon kaj Brita Kultura Konsilio. En venontaj tagoj, la brita delegacio iros al 7 provincoj kaj urboj kaj vizitos la lokajn lernejojn. |