china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rakonto pri la retejo Hejmo de Bukceneto
(GMT+08:00) 2007-06-07 17:19:28

Pro ekonomia disvolviĝo kaj socia evoluo, komputilo jam estas nemankigebla aparato por ĉinaj familioj. Sed sekve de la popularigo de reta komputilado, iuj infanoj dronas en elektronika ludo, tio multe ĉagrenas gepatrojn. Sinjoro Hai Yang kaj liaj familianoj loĝas en la urbo Hangzhou de la ĉina orienta provinco Zhejiang. Por helpi al la filino sin liberigi el la allogo de elektronika ludo, li establis retejon, nomatan Hejmo de Bukceneto. En la hodiaŭa programero ni rakontos al vi pri tiu ĉi retejo.

La filino de sinjoro Hai Yang estas 12-jara. Ŝi nomiĝas Hai Luo, tamen familianoj kutime nomas ŝin Bukceneto, ĉar en la ĉina lingvo la du vortoj Hai Luo signifas bukcenon. Ŝi estas svelta kaj belaspekta kun brilaj saĝaj okuloj, kaj longa hararo, aranĝita en la formo de ĉevalvosto. Ŝi administras la retejon Hejmo de Bukceneto. Ĉiutage ŝi estas tre okupita eĉ post la lernado. Ŝi diris, "Kutime mi verkas blogon, respondas al retaj mesaĝoj, aldonas novajn enhavojn al la retejo. Nun ankaŭ mia patro partoprenas en tiu ĉi laboro."

Teamo de tiu ĉi retejo konsistas el tri membroj, Hai Luo, la patro Hai Yang kaj patrino Luo Ling. Antaŭ du jaroj Hai Luo forte fasciniĝis en elektronika ludo. Eĉ nun la patro ankoraŭ bone memoras ŝian ravitecon. Li diris, "Iudimanĉe mi kaj mia edzino estis irontaj eksteren por afero, sed mia filino ne volis sekvi nin. Mi avertis ŝin ne forgesi la lernotaskon, kaj permesis ŝin al retumado, tamen maksimume en 30 minutoj. Ŝi ĝoje konsentis kun mi. Sed kiam ni revenis al la hejmo, ni vidis, ke la infano retumadas anstataŭ plenumi la lernotaskon. Pri tio mi mule koleris. Post pensado, mi trovis, ke infanoj nature ne povas sin regi kontraŭ ludo, tial ni devas serĉi efikan vojon por liberigi ilin el la allogo de ludo."

Por restrikti retumadon de infanoj, kutime gepatroj ŝanĝas pasvorton de hejma komputilo, aŭ elvokas infanojn el retkafejo. Sed sinjoro Hai Yang ne konsentis pri tiuj manieroj. Laŭ li, konvena instigo kaj deca gvido ofte pli efikas ol la restrikto. Ĝuste pro tiu ĉi konsidero li establis la retejon Hejmo de Bukceneto.

Sinjoro Hai Yang diris, ke jam en la infanaĝo, ŝia filino revis esti oficisto kaj eĉ la ĝenerala sekretario de UN. Por inspiri la infanon, li decidis nomumi ŝin direktoro de la familia retejo. Li diris, "Komence ŝi ne entuziasmiĝis pri funkciigo de la retejo. Por veki ŝian intereson, mi kaj mia edzino nomumis ŝin ĝenerala direktoro kaj teknika oficisto de la retejo. Mia filino ne konis la 2 funkciojn, tamen ŝi sentis la honoron, kaj konsentis preni la funkciojn."

Nelonge post funkciigo de la retejo, sinjoro Hai Yang trovis, ke la filino estas tre talenta je freŝaj aferoj, kaj bone aranĝas ĉion pri la retejo. Sed iom post iom ŝi enuis. La patro trovis tiun ĉi tendencon de la filino, kaj elpensis metodon por stimuli la filinon. Li instalis nombrilon kaj mesaĝtabulon en la retejo por ke la filino vidu la nombron de vizitantoj kaj legu mesaĝojn de diverslokaj vizitantoj. La filino multe ĝojis, ĉar ŝi perceptis sukceson el funkciigo de la retejo. Luo Ling, la patrino, diris, "Ankaŭ mi ofte vizitas la retejon kaj stimulas mian filinon per anonima mesaĝo. Post tre longe, ĝis ŝi demandis min, kial iu anonima vizitanto estas tiel amika kaj ofte stimulas ŝin, mi fine konfesis, ke la anonima vizitanto estas mi."

Ĉiutage Hai Luo respondas al mesaĝoj de diverslokaj retumantoj, kaj verkas artikolojn por la retejo. Ŝi diris, ke dank' al funkciigo de la retejo, ŝi multe progresis en verkado, kaj estas pli memfida. Ankaŭ sinjoro Hai Yang multe ĝojas pro realiĝo de la celo, difinita por starigo de la retejo. En la lasta jaro, 15 artikoloj, verkitaj de Hai Luo estis publikigitaj en amaskomunikiloj, pro tio ŝi estas akceptita kiel membro de la societo de verkistetoj de la provinco Zhejiang.

Pro la progreso de la filino, sinjoro Hai Yang konsciis, ke li devas diskonigi siajn spertojn por helpi al pli da infanoj dece retumi. Li proponis al la lernejo, en kiu lia filino lernas, establi federacion de familiaj retejoj. Tiu propono tuj ricevis subtenon de la lernejo, kaj multaj familioj establis sian retejon. Infanoj liberiĝis el allogo de elektronika ludo kaj sin turnis al funkciigo de retejo, kaj lernas unu de alia, ankaŭ gepatroj kunagas per la federacio de familiaj retejoj por interŝanĝi spertojn.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040