china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Plej granda templo de rivera dio – Templo Jidu
(GMT+08:00) 2007-06-15 18:46:04
La Templo Jidu de la urbo Jiyuan en la provinco Henan, centra Ĉinio, havas la historion de pli ol 1 400 jaroj, kaj estas la plej granda kaj plej bone konservata templo de la rivera dio en Ĉinio, ankaŭ unu el la gravite protektataj ŝtataj relikvoj. En la templo ne nur estas la statuo de la rivera dio, sed ankaŭ konserviĝas modelaj konstruoj de kelkaj dinastioj, pro tio fakuloj nomas la templon muzeo de ĉinaj antikvaj konstruaĵoj. Nun ni konduku vin al tiu templo por rigardi ĝin.

La Templo Jidu situas en la antaŭurbo de Jiyuan kaj areas je pli ol 80 mil kvadrataj metroj. Formo de la templo, kvadrata en la antaŭa parto kaj ronda en la malantaŭa, enkorpigis konon de antikvuloj pri kosmo. Ili opiniis, ke la ĉielo estas ronda kaj la tero kvadrata.

Ĉiĉerono s-ro Duan Bo konigis devenon de la Templo Jidu. Li diris:

"La ideogramo 'du' signifas, ke unuopa fluo eniras en maron. Laŭ opinio de antikvuloj, en Ĉinio nur Yangzi-rivero, Flava Rivero, Huaihe-rivero kaj Jishui-rivero estas tiaj fluoj. La templo, kie kultatas la rivera dio, estas nomata la Templo Jidu. Nuntempe, el ĉiuj temploj de la rivera dio, la plej bone konservata estas la Templo Jidu."

Nun ni kune eniru en la dormĉambron de la rivera dio. Paŝinte laŭ antikva ŝton-plata vojo longa je pli ol 200 metroj ekde la templa pordo, kaj trairinte kelkajn lignajn enirejojn, ni povas atingi la dormĉambron, kiu areas je pli ol cent kvadrataj metroj. Ĝi havas la lignan strukturon. La rivera dio kun afabla mieno kaj fortika staturo trankvile dormas sur vasta kaj bele gravurita lito, lasante sian longan kaj nigran barbon kovri la kusenon. Statuoj de liaj tri sinjorinoj staras ĉe la pordo, kvazaŭ ili intencus bari al fremduloj la vojon, por ke oni ne ĝenu la riveran dion en bela sonĝo.

Ĉiĉerono s-ro Duan Bo diris:

"En multaj religioj, inkluzive de budaismo kaj kristanismo, malofte videblas kultado al dormanta dio, tamen en taŭismo oni kultas speciale la dormantan riveran dion. Ĉar la Dio Jidu trankvile kaj senĝene dormas ĉi tie, kun Jishui-rivero sub sia kapo, tial la popolanoj povas vivi feliĉe, sekure kaj pace."

Malantaŭ la dormĉambro de la rivera dio ekzistas fonto de Jishui-rivero. Jen estas mirinda bildo: Sur la vasta ebenaĵo abrupte elŝprucis kelkaj fontoj, kies klar-akvaj fluoj sen-interrompas dum centoj da jaroj, kaj sin direktas orienten al la maro, trapasante pli ol mil kilometrojn kaj du provincojn Henan kaj Shandong. Aŭtoritatulo komentis, ke ĝuste estas tiu sentima kaj nefleksebla spirito de Jishui-rivero, kiu levis la popolan adoron al la rivero en altan aspiron de gefiloj de la ĉina nacio por sin hardi kaj starigi meriton. Tio ankaŭ estas grava kaŭzo, kial la Templo Jidu ĉiam estas plena je incensantoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040