china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vojaĝo de ĉefteraj turistoj al Hongkong antaŭenpuŝas turisman aferon de Hongkong
(GMT+08:00) 2007-06-21 16:40:01
De la lastaj dek jaroj, post kiam Hongkong revenis al la patrolando, pli kaj pli multaj ĉefteraj turistoj vojaĝas al Hongkong, pro tio grandega ŝanĝiĝo okazas al la turisma afero de Hongkong.

Hongkong estas granda internacia metropolo, rigardata kiel "var-aĉeta paradizo" kaj ankaŭ vizitindejo por turismo kaj ambrozio. Laŭ freŝaj donitaĵoj, la nombro de vizitantoj de la fama hongkong-a Mara Parko denove kreis novan historian rekordon. Dum 10 monatoj kaj duono de julio de la pasinta jaro ĝis majo ĉijare, sume 4,5 milionoj da homoj vizitis la Maran Parkon. El ili 45% estas turistoj el la ĉina ĉeftero. S-ro Tang Linhua, vicprezidanto de la Hongkong-a Turisma Asembleo, diris, ke post kiam la ĉeftera instanco ekpraktikis la orientilon pri libera vojaĝo al Hongkong, la nombro de ĉefteraj turistoj vojaĝantaj al Hongkong senĉese pliiĝas. Li diris:

"De la dek jaroj post la reveno de Hongkong al la patrolando, la turisma afero de Hongkong senĉese progresas, ĉiujare la nombro de ĉefteraj turistoj vojaĝantaj al Hongkong superas dek milionojn, kaj nun jam superas 12 milionojn, okupante pli ol duonon de la totala nombro de la mondaj turistoj vojaĝantaj ĉi tien."

La vojaĝo al Hongkong fare de la granda nombro da ĉefteraj turistoj alportas ankaŭ ŝanĝiĝon al la vivo de hongkong-anoj. Estas eksteratende ĝojige kaj oportune por niaj raportistoj, ke tiel multaj hongkong-anoj jam scipovas paroli en la ĉina komuna idiomo. Ekzemple, kiam ili veturis taksie kaj demandis pri vojo al ŝoforo, tiu lasta faris respondon ĉiam per la komuna idiomo. Iu nia raportisto scivoleme demandis unu el ili, kie li ellernis la komunan idiomon, la ŝoforo nomata Guo Dexiang respondis:

"Mi lernis de samlandanoj el la ĉeftero. Kiam ili ekskursis al Hongkong kaj veturis per mia taksio, ili instruis al mi paroli en la komuna idiomo. En la pasinteco ĉi tie estis malmulte da homoj, kiuj parolis en la komuna idiomo, ĉar tiam malofte okazis vojaĝo de ĉefteraj loĝantoj al Hongkong. Sed nun estas tute libere por turistoj veni kaj foriri."

Samtempe, la turisma servo de Hongkong frontas grandajn provon kaj defion pro tio. Laŭ konigo, en la pasinta jaro, la Hongkong-a Turisma Administracio ellaboris "planon pri bonkvalita turisma servo", por helpi al turistoj distingi detalajn kaj restoraciajn firmaojn, kiuj liveras la bonkvalitan servon. Laŭ antaŭkalkulo, en Hongkong sume 6 mil firmaoj aliĝos al la plano. Kaj ankaŭ la Hongkong-a Turisma Asembleo impulsas la turisman servon al perfektiĝo. S-ro Tang Linhua, vicprezidanto de la Hongkong-a Turisma Asembleo, konigis, ke antaŭ nelonge la asembleo jam amendis la fakan regularon. Ekzemple, se klientoj eltrovos problemon pri kvalito post var-aĉetado en Hongkong, ili nun povas ĝui restituon dum duonjaro anstataŭ 14 tagoj. Li diris:

"Ĉar la turisma afero rapide disvolviĝas pro drasta pliiĝo de turistoj el la ĉeftero, multaj turismaj servoj kaj firmaoj, kiuj estas ne sufiĉe pretaj por tio, devas fari reguligadon, kaj nun ni ĝuste klopodas por tio. Antaŭ nelonge la turisma asembleo jam amendis multajn enhavojn de la korelativaj kodoj kaj regularoj, por liveri bonan garantion al la turisma aktivado de ĉefteraj turistoj en Hongkong."

S-ro Tang Linhua diris ankaŭ, ke garantiante interesojn de la turistoj, oni ankaŭ ekspluatos pli da turismaj programoj por altiri turistojn, ekzemple oni planas konstrui dokon de turismaj ŝipoj. En junio ĉijare okazos en Hongkong internacia turisma ekspozicio, tio liveros pli multe da ŝancoj por la turisma kontaktado inter Hongkong kaj la ĉeftero kaj inter Hongkong kaj la mondo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040