china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Arbara Parko Songshan – malantaŭa ĝardeno de Pekino
(GMT+08:00) 2007-06-23 15:48:25
Nun ni prezentu al vi Arbaran Parkon de Songshan, ŝtatnivelan naturan parkon en la antaŭurbo de Pekino. Iutage ni spektis prezentadon de ĉina tradicia kanzono nomata Kuaiban, kiu temas pri belaj naturaj pejzaĝoj de Arbara Parko de Songshan en la antaŭurbo de Pekino. Prezentanto estas la policeja estro de Songshan s-ro Li. De la lastaj dek jaroj, s-ro Li laboras en Songshan kaj profunde amas ĝin. Li diris:

"Ni povas priskribi Songshan per ok ĉinaj ideogramoj kun la signifo: "Densas flaŭro kaj riĉas akvofonto". Simile al verda oksigena tenejo, ĝi liveras la freŝan aeron ĉie. Tio estas tre utila al sano, ĉu ne? Enspirante naturan arbaran oksigenon kaj trinkante puran akvon el montaraj fontoj, mi sentas min tre feliĉa."

Arbara Parko de Songshan, areanta je 4 660 hektaroj, situas en la nodokcidenta parto de la gubernio Yanqing, pli ol 90 kilometrojn fore de la urba centro de Pekino. En la jaro 1986, la ĉina Ŝtata Konsilantaro difinis Arbaran Parkon de Songshan kiel ŝtatnivelan naturan parkon, kaj pekinanoj nomas la parkon "malantaŭa ĝardeno de Pekino". En la parko vidiĝas verdaj montoj kaj smeraldaj akvofluoj, pleniĝas la freŝa aero. Tiea klimato apartenas al tipa montara klimato, kaj la meznombra temperaturo tenas ĉirkaŭ 7 gradojn Celsiuse, malpli alte je 4 gradoj ol tiu de la pekinaj kvartaloj. En la somero, multaj pekinanoj emas ekskursi ĉi tien por eskapi de varmeco kaj sin refreŝigi. Respondeculo de la parko s-ro Ma diris, ke en la somero, tranoktante en Songshan oni devas uzi la vatitan kovrilon pro malvarmeto.

Jen estas dialogo inter nia raportisto kaj s-ro Ma, respondeculo de la parko:

"Ĉu ĉi tie instaliĝis klimatizilo somere?"

"Ne necesas. Ĉe ni ne estas klimatizilo, nek elektra ventumilo."

"Ĉu ekzistas plej bona somerumejo en Songshan?"

"Jes. La plej bona somerumejo estas primitiva pinaro, kiu estas la plej bone rezervata kaj plej grandarea pinaro en la norda landparto."

La menciita pinaro estas unu el la vaste ŝatataj pitoreskejoj de Arbara Parko de Songshan, tie abundas specoj de sovaĝaj animaloj kaj vegetaloj.

Irante en la primitiva arbaro, turistoj povas ofte renkontiĝi kun divers-specaj birdoj kaj bestoj, kiuj abrupte aperas inter arboj, ĉe fontoj aŭ en la aero. En Songshan estas fonto kun travideble klara akvo, fluanta el la mont-supro, laŭ ĝi oni povas sin direkti de la mont-piedo ĝis la mont-supro, kaj atingi ĝian originejon nomatan "Centpaŝa Fonto". La nuboskrapantaj arbegoj ŝirmas la sunlumon, aŭdeblas bruado el diversaj animaloj kaj akvofluoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040