china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio plifortigas trejnadon al instruistoj de elementaj lernejoj kaj mezlernejoj (1)
(GMT+08:00) 2007-06-23 17:04:55

De la lastaj jaroj, por altigi la edukan nivelon, precipe la nivelon de fundamenta edukado, la ĉina departemento pri eduko plifortigas trejnadon al la instruistoj, kaj okazigas trejnadon al ĉiuj instruistoj de elementaj lernejoj kaj mezlernejoj de la tuta lando en ĉiu kvina jaro, por altigi kvaliton de la instruistoj. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton:

Nuntempe la socio disvolviĝas rapide, kaj la novaj informoj kaj scioj senĉese aperas. Tio kaŭzas pli kaj pli altan postulon al la instruistoj, kiuj estas nomataj kiel "inĝenieroj de homa animo". Ili ne plu povas dum tuta vivo uzi la sciojn, kiujn ili lernis antaŭ eklaboro. Tial nuntempe multaj landoj alte taksas trejnadon al la instruistoj. Ĉar la edukado en elementaj lernejoj kaj mezlernejoj estas fundamento de la tuta eduka sistemo, la trejnado al la instruistoj de la elementaj lernejoj kaj mezlernejoj estas la plej grava. Prezentante pri la trejnado al instruistoj disvolvata de Ĉinio, oficisto de la ĉina Ministerio pri Eduko Tang Jingwei diris:

"De la lastaj jaroj, ni pli kaj pli konsciis, ke la ŝlosilo por altigi nivelon kaj kvaliton de edukado estas instruisto. Tial plifortigo de plua edukado al la instruistoj estas tasko tre alte atentata de la registaro dum disvolvo de edukado."

Nuntempe, Ĉinio jam elemente establis sistemon pri plua edukado al la instruistoj de la elementaj lernejoj kaj mezlernejoj. La Leĝo pri Instruisto kaj aliaj koncernaj leĝoj klare difinis, ke partopreno en trejnado estas rajto kaj devo de instruistoj, kaj postulas al la instruistoj de elementaj lernejoj kaj mezlernejoj akcepti pluan edukadon de minimue 240 horoj en ĉiuj 5 jaroj. Ĉefa enhavo de la trejnado inkluzivas: unue, instigon al instruistoj ami edukon kaj bone fari sian taskon; due, trejnadon de specialaj teknikoj, por altigi profesian nivelon de la instruistoj; trie, trejnadon de instrua kapablo, kaj helpon al la instruistoj senĉese plibonigi instruan metodon.

Nuntempe, estas pli ol 10 milionoj da instruistoj de elementaj lernejoj kaj mezlernejoj en Ĉinio. La trejnado al ili estas gvidata de 6 normalaj universitatoj situantaj en diversaj lokoj. Kaj ĝi estas praktikata de la provinc-nivelaj kaj guberni-nivelaj trejnaj institucioj de instruistoj, kaj estas financata de diversnivelaj registaroj. En la trejnado al instruistoj, oni prenas la instruistojn de kamparoj, kie la instrua nivelo estas rilative malprogresa, kiel ĉefaj trejnatoj. Oni ne nur okazigas tradician vizaĝ-al-vizaĝan instruadon, sed ankaŭ utiligas radion, televidon, interreton kaj aliajn rimedojn.

La gubernio Miyun en antaŭurbo de Pekino estas agrikultura gubernio, kie troviĝas 90 elementaj lernejoj kaj mezlernejoj kaj pli ol 4 000 instruistoj. Ĉar ĝi situas en montaro, kie malfacilas trafiko, la eduka nivelo ne estas alta. Por ŝanĝi tiun staton, de la lastaj jaroj la loka eduka departemento tre alte taksas trejnadon al la instruistoj. Respondeculo de instruista trejna centro de tiu gubernio Ma Wenzhao diris:

"Por altigi devigan edukan nivelon en kamparo, la ŝlosila punkto estas konstruado kaj nivelo de la instruistoj. Tial la edukaj komisionoj de la municiplo kaj gubernio sin dediĉis multe en trejnado al la instruistoj."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040