china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kanto-festa Kulturo de Zhuang-oj
(GMT+08:00) 2007-07-02 16:07:25
La kanto-festo estas popola tradicia aktivado en Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono, sudokcidenta Ĉinio, ankaŭ unu el la festoj kun la plej tipa trajto de la Zhuang-nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de nia lando. Hodiaŭ ni konduku vin al la gubernio Wuming por koni la kanto-festan kulturon de Zhuang-oj.

La gubernio Wuming en la centra-suda parto de Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono estas unu el la luliloj de la Zhuang-nacieca kulturo. En la longa historia rivero, tie formiĝis aparte karakteriza kant-festa kulturo plena je la Zhuang-nacieca trajto.

Intervjuante sur la Du-fiŝa Placo de la gubernio Wuming, nia raportisto vidis, ke centoj da Zhuang-naciecaj gejunuloj el diversaj lokoj de Guangxi, sin vestinte per belaj naciecaj kostumoj, laŭgrupe antifonas, kaj ilia kantado aŭdiĝas jen laŭte jen mallaŭte, farante la placon kantanta maro.

Kial Zhuang-oj lertas en kantado? S-ro Su Xianqing el Zhuang-nacieco diris, ke Zhuang-oj estas kantemaj, en la ĉiutaga vivo ili senĉese ekzercas sin en la kantado, kaj kutimas esprimi siajn deziron kaj senton per kantoj. Li diris:

"Lacigite de la taga kamp-laboro, Zhuang-oj emas elverŝi siajn belajn dezirojn per kantado; ankaŭ gejunuloj kutimas reciproke konfesi la amon per kantoj. Eĉ niaj infanoj scipovas kanti baladon por esprimi sian ĝojon aŭ ĉagrenon."

Ĉiujare, de la 3-a de la tria monato ĝis la 5-a de la kvina monato laŭ la luna kalendaro, okazas divers-skalaj aktivadoj de la kanto-festo en la gubernio Wuming. Kial oni elektis tiun tempon por okazigi la kanto-feston? S-ro Meng Shuisheng, konata kiel "kant-reĝo" en la nomita gubernio, respondis, ke la dato de la kanto-festo intime rilatas al la loka ter-kultiva sezono. Li diris:

"Je la 5-a de la kvina monato laŭ la luna kalendaro, oni komencis labori sur la kampo, kaj ne havas tempon por kantado, sekve haltis tiam la kanto-festa aktivado, kaj post la aŭtuna rikoltado oni denove okazigas tian aktivadon. Tio ripetiĝas ĉiujare."

S-ro Meng Shuisheng ankaŭ rakontis belan legendon pri deveno de la kanto-festo.

Antaŭ longa tempo, estis maljuna kantisto de Zhuang-nacieco, kiu havis tre belan filinon lertan en kantado. La maljunulo esperis elekti por ŝi kiel la edzon junulon ankaŭ lertan en kantado. Informiĝinte pri tio, junaj kantistoj el diversaj lokoj alvenis por svatiĝi pere de la kanta konkursado. Pro tio formiĝis la moro pri la regula kanto-festo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040