china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sana problemo kaŭzita de okcidenta rapida manĝo estas atentata
(GMT+08:00) 2007-07-27 19:36:23

En Ĉinio, la okcidenta rapida manĝo, kiel Mcdonalds, KFC, estas pli kaj pli ŝatata de popolanoj, kaj samtempe ankaŭ la opono pli kaj pli fortiĝas. Mcdonalds diris, ke "ĝi liveras bongustan kaj ĝojan infanecon al infanoj". Kaj iuj aliaj opinias, ke fakte Mcdonald liveras grasan kaj malsanan infanecon. Cele al la sana problemo kaŭzita de la okcidenta rapida manĝo, iuj personuloj en Ĉinio jam komencis maltrankviliĝi. Ili apelaciis fari intervenon al ekspansio de okcidenta manĝo per necesaj rimedoj. Hodiaŭa programero, ni atentos la problemon pri okcidenta rapida manĝo.

En iu manĝejo de Mcdonalds situanta en la okcidenta parto de Pekino, nia raportisto vidis, ke inter la klientoj, kiuj venis por manĝi, pliparto estas infanoj. Raportisto arbitre intervjuis 2 klientetojn:

"Mi tre ŝatas manĝi en Mcdonalds kune kun mia patro, la manĝaĵoj de Mcdonalds estas bongustaj kaj dolĉaj. Krome estas donacataj ludiloj."

"Mi ŝatas! Ĉar inter la manĝaĵoj de Mcdonalds estas kokaj flugiloj, mi ĝenerale ŝatas manĝi la kokajn flugilojn. Krome estas ankaŭ kremo. La kremo kaj kokaj flugiloj allogas min."

Krom tiuj klientetoj, ankaŭ la junuloj, kiel vivritmo estus rapida, estas oftaj klientoj de Mcdonalds, KFC kaj aliaj rapid-manĝejoj. Iuj lernantoj, studentoj, geamantoj ofte renkontiĝas kaj rendevuas en tiuj rapid-manĝejoj. Tial multaj okcidentaj rapid-manĝejoj estas tre prosperaj en Ĉinio.

Laŭ statistiko, ĝis fino de la pasinta jaro, nombro de manĝejoj de Mcdonalds jam atingis 700. Kaj nombro de manĝejoj de KFC jam superis 1 200 en la fino de 2004. Ankaŭ nombro de Pizza Hut, Original kaj aliaj picejoj senĉese kreskas en Ĉinio.

Kiam tiuj okcidentaj rapidaj manĝejoj prosperas en Ĉinio kaj aliaj landoj, en hejmloko de Mcdonalds, Usono, iu junulo nomata Morgan komencis oponi kontraŭ Mcdonalds.

En la jaro 2004, Morgan manĝis ĉiutage nur manĝaĵojn kaj trinkaĵon de Mcdonalds dum monato. Post unu monato, Morgan grasiĝis je 12 kilogramoj, kaj funkcio de lia korpo senordis. Morgan faris tiun ŝanĝan procedon kiel dokumentan filmon por sciigi al oni, ke fakte iuj internacie famaj rapidaj manĝoj minacas sanon de popolo. Poste tiu filmo gajnis grandan premion en iu fama internacia filma festivalo.

En Ĉinio, pli kaj pli multiĝas la oponantoj de Mcdonalds kiel Morgan. Sinjoro Zhang Jiao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Ĉina Nacia Demokratia Konstrua Asocio, unu el la partioj de Ĉinio, komitatano de la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj sinjorino Yang Yuexin, ĝenerala vicsekretario de la ĉina Societo pri Nutraĵo, estas du el ili.

Komence de la jaro 2003, ili vidis veran rakonton pri iu knabineto per televidilo, tio unuafoje atentigis sinjoron Zhang Jiao pri okcidenta rapida manĝo. Tiu knabineto manĝis hamburgojn dum monato por gajni premion de la manĝejo Mcdonalds. Sinjoro Zhang diris:

"La premia maniero de tiu rapida manĝo estas tio, ke se vi aĉetas certan kvanton da manĝaĵoj, vi gajnos horloĝan bendon. Kiam vi gajnis plurajn horloĝajn bendojn, vi povas gajni horloĝon. Tiu knabineto tre volas gajni la horloĝan, kaj tial ŝi tutforte manĝis la rapidajn manĝaĵojn. Tamen finfine ŝi gajnis multe da horloĝaj bendoj, kaj ŝi tre seniluziiĝis. Kaj dum la monato, ŝi grasiĝis je pli ol 10 kilogramoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040