china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Familia hotelo en monto Yuntai
(GMT+08:00) 2007-08-23 17:17:19
La turisma pitoreskejo de la monto Yuntai situas en la gubernio Xiuwu de la urbo Jiaozuo en la provinco Henan, centra Ĉinio, areas je 190 kvadrataj kilometroj kaj konatas pro graciaj naturaj pejzaĝoj. En la pitoreskejo troviĝas la ravino Hongshi, valo Tanbao kaj aliaj sume dek famaj vizitindejoj kun propraj trajtoj. Ĉiujare miloj kaj miloj da en- kaj ekster-landaj turistoj vojaĝas tien. Por vojaĝantoj, la loĝejo iam estis ĉagrena problemo, sed nun emerĝo de familiaj hoteloj bone solvis la problemon. Nun ni konduku vin al la turisma pitoreskejo de la monto Yuntai por rigardi tiajn hotelojn.

La pitoreskejo de la monto Yuntai estis ekspluatita en la jaro 1985. Sekve de forta propagandado kaj plibonigo de servaj instalaĵoj de la pitoreskejo, la nombro de turistoj pliiĝas jaro post jaro. Tamen nova problemo aperis kun evoluado, precipe en restoracia kaj hotela servoj. En tiu fono naskiĝis kaj vigle kreskas la familiaj hoteloj. S-ro Li Jie, vicestro de la Turisma Administracio de la pitoreskejo, konigis:

"En la pasinteco ni ne pensis pri tia hotelo, ĉar en la urbo Jiaozuo ekzistas multaj hoteloj, kiuj povas kontentigi la bezonon de vojaĝantoj. Tamen la nombro de turistoj pli kaj pli multiĝas kaj renomo de la pitoreskejo pli kaj pli leviĝas, rezulte la nun ekzistantaj hoteloj jam ne povas kontentigi la bezonon. En la pasinteco, post ekskurso al la vidindaĵoj, turistoj nur povis loĝi en hoteloj malproksimaj de la pitoreskejo. Pro tio ni konstruas stele nivelajn hotelojn, meznivelajn hotelojn kaj familiajn hotelojn por kontentigi diversajn bezonojn el turistoj."

"Familia Hotelo" temas pri tio, ke lokaj loĝantoj starigis hotelon sur propra bieno, kie estas kaj ilia hejmo kaj la hotelo.

S-ino Gong, respondeculo de Feria Hotelo de la monto Yuntai sciigis nin, ke de la lastaj du jaroj, rapide emerĝas familiaj hoteloj, kaj ĉiujare naskiĝas dekoj da tiaj hoteloj. La loka registaro donas fortan subtenon al lokanoj en ilia konstruado de familiaj hoteloj, liverante al ili krediton kun favoraj kondiĉoj. Ŝi diris:

"Tre simplas la procedo por havigi krediton. Se oni planos konstrui hotelon en la pitoreskejo, la loka registaro tuj esprimos subtenon, same ankaŭ bankoj. Pro tio la hotela konstruado iras tre rapide."

"Familia Hotelo" nun disvolviĝas en granda skalo. En la pitoreskejo de la monto Yuntai, la familiaj hoteloj povas samtempe liveri proksimume 15 mil litojn. Sekve de senĉesa leviĝo de fameco de la pitoreskejo, la nombro de turistoj rapide kreskas, pro tio ankaŭ la enloĝiĝa proporcio de familiaj hoteloj tenas altan nivelon. S-ro Li Jie, vicestro de la loka Turisma Administracio, sciigis nin:

"Nuntempe la nombro de litoj de familiaj hoteloj proksimiĝas al 15 mil. En feriaj tagoj, la enloĝiĝa proporcio de tiuj hoteloj atingas 70 – 80%, kaj eĉ 100% en la ora semajno de diversaj festoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040