china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Turistoj kontentas pri pitoreskeja servo de monto Yuntai
(GMT+08:00) 2007-09-13 19:55:46
Fraŭlino Song el la provinco Shandong sciigis nin, ke la dutaga valideco de la enira bileto donas grandan oportunecon kaj favoron al turistoj. Ŝi diris:

"Tiu difino estas bonega. La pitoreskejo estas tro vasta por fini la ekskurson en unu tago. La dutaga valideco de la enira bileto ebligas al turistoj daŭrigi la ekskurson en la sekvanta tago. Vere zorgema difino."

En la pitoreskejo de la monto Yuntai, ne necesas por turistoj timi devojiĝon, ĉar ĉie videblas tabuloj kun mapo, vojdirekto, averto kaj konigo pri vidindaĵoj, skribitaj en kvar lingvoj ĉina, angla, korea kaj japana, oportune kaj al ĉinaj turistoj kaj al la eksterlandaj. S-ro Li Jie, vicestro de la turisma administracio de la pitoreskejo, konigis:

"En la pitoreskejo, pli ol 70% de voj-gvidaj tabuloj estis surskribitaj en kvar-landaj lingvoj. Se eksterlandaj turistoj eventuale perdos la vojon, ili povos facile trovi sian karavanon aŭ la deziratan lokon."

Kiel sciate, vojaĝantoj estas ofte embarasitaj de tio, ke ili ne povas trovi tualetejon en vizitindejo, tamen en la pitoreskejo de la monto Yuntai, oni estas neniam ĝenata de tiu problemo, ĉar pura kaj mediprotekta tualetejo facile troveblas ĉe multaj lokoj. Laŭdire, tieaj 15 tualetejoj jam atingis la kriterion super tri-stelaj klasoj. En ĉiu tualetejo estas senpagaj viŝpapero kaj man-lavilo. Laŭ statistiko, por tiuj necesaĵoj la turisma administracio jare elspezas milionon da juanoj. Krome, en tualetejoj instaliĝis antaŭ klimatiziloj, tio estas malofte trovebla en aliaj turismaj pitoreskejoj.

Ni renkontiĝis kun turisto el la provinco Shandong. Li diris al ni, ke li havas profundan impreson pri bona servo en la pitoreskejo de la monto Yuntai, kaj li aparte menciis la tualetejon. Li diris:

"Mi ofte vojaĝas al vizitindejoj, kaj multaj el ili postulas pagon, kiam turistoj uzas la tualetejon. Tamen ĉi tie ne necesas pago, ankaŭ la medio estas sufiĉe pura." La pitoreskejo ankaŭ havas la servon senpage konservi valizojn por turistoj.

S-ro Huang, elmigrinta ĉino el Malajzio, esprimis kontentiĝon pri zorgema servo de la pitoreskejo. Li diris:

"Miaopinie, la pitoreskejo de la monto Yuntai estas bela je la naturaj pejzaĝoj, pura en la medio kaj komfortiga kaj zorgema en la servo."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040