china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fritita angilo
(GMT+08:00) 2007-09-24 10:57:12

Materialoj:

Vivaj angiloj 500g

Vintra bambuido 100g

Orelfungoj iomete

Vegetala oleo duon-bovlo

Rizvino 1 kulero

Sojo 2 kuleroj

Blanka sukero 1 kulero

Rafinita salo 1 kulero

Ŝenoprazo amelo 2 kuleroj

Malseka amelo 2 kuleroj

Bongustiga pulvoro iomete

Pipro duon-kulero

Preparado:

1 Buĉu la vivajn angilojn. Purigu kaj tranĉu ilin en pecojn. Faru sur ilia dorso rombformajn tranĉetojn por ke ili estu facile spicitaj. Metu ilin en bovlon. Peklu ilin per sojo, rizvino, malseka amelo kaj pipro dek minutojn.

2 Lavu kaj pecigu la ŝenoprazon kaj zingibron. Tranĉu la vintran bambuidon en maldikajn pecojn. Lavu la orelfungojn.

3 Verŝu la vetetalan oleon en varmigitan paton kaj fritu la peklitajn angil-pecojn per arda fajro ĝis flaviĝo. Elpatigu ilin.

4 Aldonu blankan sukeron, rafinitan salon, ŝenoprazajn kaj zingibrajn pecojn, kaj bongustigan pulvoron al la spica likvaĵo, en kiu oni peklis la angil-pecojn.

5 elverŝu la superfluan oleon el la pato, restigante nur iomete el ĝi kaj varmigu la restigitan oleon. Verŝu en la paton la orelfungojn kaj kirle fritu ilin. Enpatigu la angil- kaj bambuid-pecojn, turnu ilin kelkfoje per truleto kaj enverŝu la spican miksaĵon. Elpatigu la kuiraĵon, kiam elĉerpiĝas la likvaĵo.

Frititaj salikokoj

Materialoj:

Freŝaj salikokoj 300g

Vegetala oleo 50g

Sojo 3 kuleroj

Blanka sukero 1,5 kuleroj

Rizvino, ŝenoprazo kaj zingibro, ĉiu en malgranda kvanto

Preparado:

1 Fortondu la antenojn kaj piedojn de la salikokoj. Lavu kaj iom sekigu ilin.

2 Varmigu la vegetalan oleon en pato, enverŝu la salikokojn kaj kirle fritu ilin. Aldonu la ŝenoprazajn kaj zingibrajn pecojn, rizvinon, sojon kaj blankan sukeron kaj kirle fritu kelkajn sekundojn per arda fajro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040