china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La Ŝanhaja Komplekso de Ma Simon
(GMT+08:00) 2007-11-21 15:25:36

Ni konigos al vi sinjoron Simon J. Makinon, venintan el Britio. La brita ĝentilulo havigis al si ĉinan nomon ---Ma Simon. Li intime kompleksiĝas kun ĉina plej grava industria kaj komerca urbo Ŝanhajo: Li vivas en la urbo 20 jarojn, kaj edzinigis al si ŝanhajan fraŭlinon, li estas vera "ŝanhaja bofilo" . Pro lia elstara kontribuo al Ŝanhajo, la ŝanhaja magistrato multe premiis lin. Lastatempe oni donis al li titolon " Honora Urbano de Ŝanhajo" . Jen ni kune aŭdu, kion sinjoro Ma Simon rakontos pri sia komplekso al Ŝanhajo, retrorigardante sian travivaĵon en Ŝanhajo.

En 1979, Ma Simon unuafoje venis Ĉinion, li vizitis la urbon Shenzhen sed ne Ŝanhajon. Kiam li parolis pri sia impreso pri la urbo, elglitis angla vorto el lia buŝo: "Energy!" Energio.

"Energio! homa energio! impresis min forte! Oni konstruis altegajn domegojn ĉe fiŝlageto aŭ anasbaseno. El tio mi vidis tie grandan disvolvan latentan forton."

Tiu jaro forte impresis ankaŭ shenzhen-anojn. Ja en la jaro 1979 Ĉinio decidis starigi shenzhen-an specialan ekonomian zonon, la decido radikale ŝanĝis la urbon. Kiel li vidis, en tiu jaro, Shenzhen rapide fariĝis moderna municipo kun arbare starantaj domegoj, el malgranda fiŝvilaĝo.

Tiam Ma Simon estis 18-jara, lia kono pri Ĉinio estis limita. Tamen li forte ekinteresiĝis pri Ĉinio de kiam li vizitis Shenzhen.

"En la 80-jaroj de la pasinta jarcento, mi havis la senton, ke Ĉinio ŝanĝiĝos, tiutempe la ĉina registaro decidis privilege disvolvi ekonomion, kaj aperigis iujn novajn politikojn, kiuj elliberigis la kapablon kaj energion de la ĉina popolo. Restis nur problemo de tempo."

En 1985, diplomiĝinte el universitato, Ma Simon tuj venis al Ĉinio.

En la jaro 1985, Ma Simon venis al Ĉinio. Tamen li ne revizitis Shenzhen por percepti ties rapidecon sed elektis Ŝanhajon por lerni la ĉinan lingvon.

"Mi elektis Ŝanhajon ĉar ĝi estas komerca centro de Ĉinio. Cetere, el la historio, mi tre interesiĝas pri Ŝanhajo en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento."

En la 20—30-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ŝanhajo estis ne nur la industria kaj komerca centro sed ankaŭ ekonomia kaj kultura centro de Ĉinio, kaj estis nomata "la orienta Parizo". La prapatroj de Ma Simon iam perlaboris en Ŝanhajo funkciigante martransportan kompanion. Ma Simon infanaĝe ofte aŭskultis la ŝanhajan paseon de maljunuloj. Li ĉiam portis apartan sopiron al Ŝanhajo, dezirante, ke iutage li povu studi la urbon tie. Vere veninte en Ŝanhajon, Ma Simon eltrovis, ke Ŝanhajo grande diferencis de tiu en lia imago.

"En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ŝanhajo estis tre distingiĝa loko. Mi klare memoras, ke tiam oni pagis por manĝajo (greno) kuponon krom monon. Ni fremdlandanoj uzis fremdvalutan paperon por aĉetado. Nun mi ankoraŭ konservas iujn fremdvalutajn paperojn."

La menciita fremdvaluta papero estis nevera valuto, sed nur papero preskaŭ samvalora al renminbi. Komence de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, mankis komercaĵoj en Ĉinio. Multaj varoj estis laŭplane provizataj, kiel Ma Simon diris, oni donis grenkuponon por manĝo. La ĉina registaro rajtigis la Ĉinan Bankon funkciigi operacion de fremdvaluta papero, postulante, ke fremdlandaj vojaĝantoj, elmigrintaj ĉinoj, Hongkong-aj kaj Aomen-aj samlandanoj pagu la fremdvalutan paperon al hotelo, restoracio aŭ difinita magazeno. Tiutempan travivaĵon neniam forgesas Ma Simo,

"Pasis nur 20 jaroj, nun Ĉinio estas lando kun plej multe da fremda valuto konservata en la mondo, tio estas granda surpriza afero."

Dum la 20 jaroj, ankaŭ la vivo de Ma Simon estas multe surpriza. Li, kiel siaj prapatroj, funkciigis sian aferon en Ŝanhajo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040