china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Protektado de smeralda akvo kaj blua ĉielo en Tibeto
(GMT+08:00) 2008-02-01 16:28:51
Menciante Tibeton situantan en la okcidenta landparto de Ĉinio, oni ĝenerale ekpensas pri "Monda Firsto", "Tria Poluso de Terglobo" ktp. En Tibeto vivas loĝantoj el dekkelkaj naciecoj, kiaj tibeta, han-a, hui-a, menba-a, luoba-a, naxi-a, nu-a kaj dulong-a. Pro la relative malbonaj naturaj kondiĉoj kaj malforta ekologia medio, en la pasintaj longaj jaroj, Tibeto estis postiĝinta ekonomie kaj socie ol aliaj landpartoj de Ĉinio. Tamen nuntempe tie okazas granda ŝanĝiĝo. Samtempe kun rapida ekonomia kaj socia evoluado, la medio-protektado estas ege atentata. Nun ni babilu pri tiu ĉi temo.

Tibeto estas mirinda loko. La Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, kie situas Tibeto, estas la monde plej alta altebenaĵo, kun la averaĝa alteco de pli ol 4 000 metroj super la marnivelo. De longa tempo, la vojaĝo al kaj el Tibeto ĉiam estis malfacile solvebla problemo. En la komenca periodo post la fondiĝo de la nova Ĉinio, oni vojaĝis al aŭ el Tibeto pere de ĉevalrajdado aŭ piedirado. Necesis kelkaj monatoj por tia vojaĝo.

Jen aŭdiĝas la bel-melodia kanto titolita "Ĉiela Vojo". Temas pri la Qinghai-Tibeta Fervojo. La kanto tekstas kiel jene:

"En vespera krepusko mi staras sur alta monteto, kaj vidis la fervojon sin etendanta al mia hejm-vilaĝo. Kolosaj drakoj unu post alia transveturas montojn, kaj alportas feliĉon al la neĝ-kovrata altebenaĵo.

"Estas ja mirinda Ĉiela Vojo, kiu sendas sur-teran varmecon al landlimo. De nun montaro ne altas kaj vojo ne longas plu, diversnaciecaj fratoj povas renkontiĝi ĝojplene."

La Qinghai-Tibeta Fervojo estis finkonstruita kaj ekfunkciis en trafiko en la pasinta jaro. Por la fervojo la ĉina registaro asignis 33 miliardojn da juanoj. Sekve de senĉesa plimultiĝo de mon-asigno de la ĉina registaro al trafiko kaj aliaj bazaj establaĵoj de Tibeto, ne ekzistas plu la problemo pri vojaĝo al Tibeto. Nuntempe oni povas atingi tiun misteran lokon diversmaniere, ekzemple aŭte, trajne kaj aviadile. S-ro Hao Peng, konstanta vicprezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris:

"Finkonstruiĝo de la Qinghai-Tibeta Fervojo kaj ĝia funkciado en trafiko deradike ŝanĝis la trafikan staton de Tibeto. Samtempe, ankaŭ la civilaviada afero de Tibeto rapide progresas. Nun ni jam finkonstruis 3 flughavenojn kaj konstruas aliajn du. Krome, la longo de ŝoseoj funkciantaj en la trafiko atingis 45 mil kilometrojn."

La oportuna trafiko altiras pli kaj pli multajn turistojn al Tibeto. La karakteriza geografia medio, interesaj religia kaj indiĝena kulturoj kaj moroj formas unikajn turismajn profitfontojn de Tibeto. Ĉiujare la nombro de turistoj vojaĝantaj al Tibeto superis milionon, tio alportas al Tibeto grandegan ekonomian profiton.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040