china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Interesa Simia Insulo de Nanwan
(GMT+08:00) 2008-03-03 16:27:16
Sudoriente de la Birda Arbaro ekzistas natura birda lando. Birdoj petolantaj en la ĉielo, sur arboj kaj en akvo formas birdan paradizon. S-ino Li Ping el Pekino speciale alvenis por rigardi birdojn. Ŝi diris:

"Sur tiu ĉi insulo kolektiĝas la plejparto de sovaĝaj birdoj. Mirige estas, ke troviĝas multaj birdoj neniam aŭ malofte viditaj. Ili vere surprizis min."

Ne malproksime de la Birda Insulo troviĝas la Simia Insulo. Sur altaj abioj kaj pin-branĉoj, en herbaro kaj sur rokoj vidiĝas aro kaj aro da makakoj, kiuj aŭ kviete sidas, krucinte krurojn sub si, aŭ rigardas ien kaj tien, aŭ flegas idojn, aŭ petole interluktas, aŭ sin gratas. Iuj aŭdacaj simioj alkuras al turistoj ŝajne bonvenige, fikse rigardas aĵojn tenatajn en manoj de turistoj. Se oni donas al ili arakidon, ili senĝene akceptas kaj tuj ekmanĝas; se oni metas malfermitan mineral-akvan botelon surtere, ili senhezite elprenas la botelon kaj ek-englutas la akvon. Ĉiĉerono fraŭlino Ye diris al raportisto:

"Ili estas makakoj translokiĝintaj el la montaro Taihang, apartenas al unu gento kun propra reĝo. Elektado de la simia reĝo ĝenerale okazas en ĉiu kvara jaro, tiam fortikaj viraj simioj luktas inter si, kaj la venkinto fariĝis reĝo."

Petolado de simioj ege amuzis turistojn, kiuj kun granda interesiĝo ekludis kun ili. Kial tiuj makakoj povas adaptiĝi al loka medio kaj plezure vivas en tiu ĉi insulo? Pri tiu demando, bredisto de simioj s-ino Wang Jianping respondis:

"Niaj akvorezervejo Nanwan, medio kaj flaŭro taŭgas al kreskado de simioj. Ĉi tie abundas arboj el diversaj specoj, kiaj tektonujo kaj kaŝtanujo. Simioj ege ŝatas manĝi kaŝtanon, ankaŭ aliaj fruktoj plaĉas al ili. Eble tio allogas la makakojn."

Rilate al te-kulturo de Xinyang, lokanoj fiere diris, ke la teo nomata Maojian propra de Xinyang apartenas al raraj specoj de la verda teo. Ĝi renomiĝis antaŭ 2 000 jaroj. Ĉe la lago Nanwan estas kvin altaj montoj Cheyun, Jiyun, Lianyun, Yunwu kaj Tianyun, ankaŭ du Drakaj Lagoj Blanka kaj Nigra, kiuj famas pro nutrado de la teo Maojian. Formiĝis la te-kultura ĉeno el produktado, plukado, farado, vendado kaj prezentado de teo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040