china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vizito al Jing-nacieca vilaĝo Wanwei
(GMT+08:00) 2008-03-25 14:38:30
Jing-nacieco estas unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio, havas 20 mil loĝantojn kaj loĝas sur tri insuloj Wanwei, Wutou kaj Shanxin en la suda landparto de Ĉinio. Nun ni iru al la vilaĝo Wanwei por koni Jing-naciecon.

En la vilaĝo Wanwei ni vidis jenan bildon: eŭrop-stilaj domoj orde viciĝas ambaŭflanke de stratoj, ĉe pordoj de multaj domoj kuŝas novaj limuzinoj, ŝoseoj etendiĝas en diversaj direktoj, kaj iuj vilaĝanoj hastas por aŭte sendi fiŝojn kaj salikokojn al urboj por prilaborado. Respondeculo de la vilaĝo Wanwei s-ro Su Mingfang diris al raportisto, ke antaŭ 30 jaroj, la vilaĝo Wanwei estis malgranda fiŝista vilaĝo, kaj la vilaĝanoj loĝantaj ĉe la marbordo sin vivtenis per surmara fiŝkaptado de generacio al generacio. La grundo ĉe maro estas tro alkaloza por kultivado, sekve por havigi al si grenojn, la vilaĝanoj devis iri al montregiono por ŝanĝi grenojn per la de si kaptitaj fiŝoj kaj salikokoj. Li diris:

"En la pasinteco, ni devis atendi malfloson por eliri el la vilaĝo kaj viziti bazaron, ĝenate de la malfacila trafiko."

S-ro Su Mingfang konigis, ke en la 60-aj jaroj de la lasta jarcento, la registaro mobilizis popolamasojn plivastigi la agraron el maro, kaj ligis la tri insulojn Wanwei, Wutou kaj Shanxin kun la kontinento per mar-divida digo, tiel ke la agra areo oblige pliiĝis. Reformado kaj malfermo efektivigataj de Ĉinio ekde antaŭ 30 jaroj alportas prosperiĝon al la vilaĝo. Precipe restariĝo de la landlima komerco inter Ĉinio kaj Vjetnamio plifortigis la memfidon de Jing-naciecanoj pri rapida riĉiĝo. Utiligante topografiajn kondiĉojn, iuj vilaĝanoj komencis bredadon, plantadon kaj prilaboradon de maraj estaĵoj, aliaj vilaĝanoj, kiuj komprenas la vjetnaman lingvon, ekentreprenis la landliman komercon. Krome, utiligante profitfontojn de siaj karakterizaj naciecaj folkloroj, Jing-oj ankaŭ aktive disvolvas turisman aferon, ekzemple, la tradicia kantado de Jing-oj jam fariĝis konata turisma marko.

Karaj amikoj, nun aŭdiĝas kantado de Jing-oj. En ilia propra lingvo, tiu kantado estas nomata "Chang Ha". La Jing-oj lertas en kantado kaj dancado. En ĉiu deka tago, ili, sin vestinte per belaj kostumoj, kolektiĝis kune por kanti kaj danci. Respondeculo de la vilaĝo Wanwei s-ro Su Mingfang konigis, ke "Chang Ha" estas la plej solena kaj amuza festo de Jing-oj. Li diris:

"La kanta festo okazas trifoje en ĉiu monato, en la deka, dudeka kaj trideka tagoj. En tiuj tagoj, kantistoj el nia propra vilaĝo, el aliaj vilaĝoj kaj eĉ el aliaj landoj alvenis ĉi tien nesciigite."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040