china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tibeta kulturo estas protektata
(GMT+08:00) 2008-06-03 15:35:26


En Tibeto estas multaj historiaj objektoj, kiaj Potala Palaco, Templo Norbu Lingka kaj Sagya-monaĥejo, kiuj enkorpigas tradiciajn kulturojn kaj kredojn je religioj. De multaj jaroj, la ĉina registaro kaj la lokaj registaroj investis grandegan sumon por riparado kaj plibonigo de la temploj. Vicestro de la kultura fako de la regiono sinjoro Xin Gaosuo diris,
"Nia riparado por historiaj objektoj konsumis investon de 500 milionoj da juanoj de renminbi de la Liberigo ĝis la deka kvinjara plano (1949—2005). Nun dum la dekunua kvinjara plano (2006—2010) la ŝtato decidis investi pli ol 600 milionojn da juanoj de renminbi por pluapaŝe ripari iujn historiajn objektojn. Samtempe ni dufoje peticiis nematerialajn kulturajn heredaĵojn depost kiam la ŝtato ekfunkciigis la ĝeneralan enketadon kaj protektan projekton super nematerialaj kulturaj heredaĵoj. Por la unuaj aprobitaj 14 punktoj ŝtatanivelaj, oni jam donis kapitalon por protektado, la duajn publikigos la Ŝtata Konsilantaro en la kuranta jaro."

1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040