china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj infanoj dankis rusan medicinistan teamon per kanto
(GMT+08:00) 2008-06-06 14:32:51

La 1-a de junio estas speciala festo por infanoj en lokoj trafitaj de la tertremo. Tiutage en la urbo Pengzhou de la ĉina provinco Sichuan infanoj denove montris gajan mienon. Ili dankis per kanto la rusan medicinistan teamon, kiu estis revenonta al Rusio post la 11-taga kurachelpo en la provinco Sichuan.

De la 20-a de majo membroj de la rusa medicinista teamo sinsekve atingis la urbon Pengzhou. Ili estis unuaj fremdlandaj medicinistoj al Ĉinio post eksplodo de la tertremo en la provinco Sichuan. Vespere de la 1-a de junio ili revenis al Rusio post la 11-taga kurachelpo. Posttagmeze de tiu ĉi tago la urbo Pengzhou okazigis ceremonion por danki kaj saluti la rusajn medicinistojn antaŭ ilia foriro. He Huawei estas 11-jara knabo. En la tertremo li grave vundiĝis je la maldekstra kruro kaj kapo. Li, sidanta sur rulseĝo, esprimis sian dankemon al rusaj geonkloj, kiuj operaciis lin. Li diris: "Pro la helpo de rusaj geonkloj mi rapide resaniĝas. Mi volas danki vin per eminenta atingo el la lernado."

Dek-jara knabino Dong Yao esprimis per kanto sian dankemon al rusaj medicinistoj. En la ceremonio, Han Yi, estro de la urbo Pengzhou, esprimis koran dankon al la rusa medicinista teamo, reprezentante 780 milojn da loĝantoj de la urbo. Li diris: "La medicinista teamo venis de tre malproksima Rusio al la urbo Pengzhou, kiam ni suferis de la katastrofo. Rusaj medicinistoj sukuris pli ol 1 500 vunditojn en tre malfacilaj cirkonstancoj. Ilia ago manifestas la internacian humanismon, spegulas altan nivelon de la strategia partnereco inter la du landoj kaj montras la profundan amikecon de la rusa popolo al la ĉina popolo."

Magistrato de la urbo Pengzhou dediĉis al la teamo silkan flagon kun la vortoj skribitaj en la ĉina kaj rusa "kurachelpo kun profunda amo". Oficistoj de la magistrato donacis al ĉiu teamano tre amindan pupon de pando.

Ivanius Alexander, vicestro de la rusa medicinista teamo, diris, ke ili profunde amikiĝis kun ĉinoj en la 11-taga laboro, kaj li kredas, ke la ĉina popolo certe povas unuanime venki la malfacilon kaj rekonstrui la hejmlokon. Li diris: "Kiel konate la tertremo estas neevitebla por iu aj lando aŭ popolo, tamen se ni unuanime penas, ni povas minimumigi la perdon kaŭzitan de la katastrofo. Ni staras ĉiam kune kun vi!"

Alia vicestro de la rusa teamo Shabanov Valeli esprimis, ke Ĉinio kaj Rusio havas similan proverbon: amikon montras malfeliĉo; la teamo baldaŭ iros el Ĉinio, tamen ilia koro restas en Ĉinio. Li diris: "Ni sincere esperas, ke popolanoj en diversaj vilaĝoj de la provinco Sichuan vivos feliĉe, infanoj montros floran ridon kaj la provinco prosperos plu post la katastrofo."

En la ceremonio la rusa medicinista teamo donacis al la ruĝkruca hospitalo de la urbo Pengzhou medikamentojn je la kosto de ĉirkaŭ 120 mil usonaj dolaroj pere de la ĉina Ruĝa Kruco por kuraci lokajn vunditojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040